Vizitu Forumon

Germanaj junuloj vendas kolbasojn en Xiamen

(GMT+08:00) 2013-12-03 09:10:00     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La insulo Gulangyu en la ĉina ĉemara urbo Xiamen estas turisma celloko. Ĝi estas bona loko por distriĝo en la libera tempo. Hodiaŭ ni donu la atenton al du junaj germanoj, kiuj funkciigas kolbasan butikon en la insulo Gulangyu.

Antaŭ unu monato ekfunkciis la kolbasa butiko de la du junaj germanoj Uwe kaj Witek. Eble multaj homoj sentas tion freŝa, ke fremdlandaj junuloj vendas kolbasojn en la insulo.

En la okultrafa loko de movoplena strato de la insulo, iu juna germano estas okupita kaj rekomendas al pasantoj siajn kolbasojn. Li estas Witek.

Aŭdinte kriojn de Witek, multaj vizitantoj haltas por rigardi. Iuj fotas lin. Witek ĉiam estas ridete fotita tiam, kiam vizitantoj volas fotiĝi kune kun li. Kompreneble, multaj homoj aĉetas liajn kolbasojn kaj scivolas, kio estas la gusto de germanaj kolbasoj.

Aŭdinte la kriojn, oni jam scias, ke Uwe venis. Vendante kolbasojn, li ĉiam estas feliĉa. Li aŭ krias aŭ fajfas por altiri la atenton de pasantoj. Kompreneble, tio alportas al li bonan negocon. Pli kaj pli multaj homoj amasiĝas ĉirkaŭ li. Li diris, ke li ŝatas la laboron kaj la manieron komuniki kun aliaj homoj.

La du junuloj havas labordividon. Uwe respondecas fari kolbasojn, dum Witek, kiu scipovas la ĉinan lingvon, okupiĝas pri la vendado. Uwe fieras pri tio, ke ĉiu de iliaj kolbasoj entenas viandon je 250 gramoj, duoble pli multe ol la ordinaraj, kaj plie, ili uzas specifan saŭcon. La du junuloj plenfidas pri la negoco.

"La specifa saŭco tamen ne estas nia unika supereco. Ni havas propran butikon. Krome, la publiko postulas pli multajn informojn pri la sekureco de manĝaĵoj. Ni mem faras kolbasojn kaj nia saŭco venas de Eŭropo, tial niaj kolbasoj estas sekuraj por adoleskantoj kaj infanoj. Aldone, niaj kolbasoj estas en plena dozo kaj bongustaj."

Uwe konigis, ke li ofte vekiĝas je 5:00 matene kaj enlitiĝas je 1:00 en la sekva mateno. La laboro estas peniga. Do kial la du junuloj volas resti en Ĉinio? Uwe diris, ke li tre ŝatas la urbon Xiamen.

"Mi ŝatas Xiamen. Ĝi estas bonega urbo. Homoj ĉi tie estas amikaj. La urbo estas multe pura ol aliaj urboj."

Uwe iam estis profesia buĉisto en Germanio. Antaŭ du kaj duono da jaroj, li venis al la urbo Xiamen kaj konatiĝis kun Witek. En marto de 2013, ili iĝis "germanaj partneroj". Ankaŭ la edzino kaj du filinoj de Uwe transloĝiĝis al Xiamen. Uwe diris, ke "lia revo en Xiamen estas harmonio, sano kaj vivado en la urbo" .

La alia junulo Witek iam lernis en Britio kaj sopiris vivi en Ĉinio post konatiĝo kun ĉinaj studentoj. Antaŭ pli ol 2 jaroj, li venis al Xiamen kaj ĉiutage iomete lernis la ĉinan lingvon. Nun li havas ĉinan amatinon, kiu estas studento en iu loka universitato. La amatino tute subtenas lian laboron kaj ofte donas helpon en la butiko.

Nuntempe, la butiko de la du germanaj junuloj estas en bona negoco. Kvankam ĉiutage ili frue ellitiĝas kaj malfrue enlitiĝas, tamen ili estas feliĉaj kaj strebas al sia revo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto