Vizitu Forumon

Evoluas Ŝanhaja Liberkomerca Zono

(GMT+08:00) 2013-12-05 08:44:29     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Antaŭ 2 monatoj oficiale fondiĝis Ŝanhaja Liberkomerca Zono. Post 2 monatoj, kiel iras la zono? Kio estas la opinio de entreprenoj kaj institucioj en la zono?

En la registra halo de Ŝanhaja Liberkomerca Zono, s-ro Wang kaj s-ino Li el Pekino, kiuj petas fondi filion en la zono, atendis sian vicon. Ili esperis, ke favoraj politikoj en la zono povos redukti koston de la filio.

Samkiel s-ro Wang kaj s-ino Li, multaj entreprenistoj estas optimismaj pri la financaj politikoj kaj la sistema novigo en la zono, kaj samtempe atendas estiĝon de detalaj reguloj. Ili esperas dividi profitojn alportotajn de la liberkomerca zono.

Du Yanying, oficisto de Administra Komitato de Ŝanhaja Liberkomerca Zono, konigis, ke en la lastaj 2 monatoj, pli ol 60 000 homoj venis por konsulto aŭ registriĝo, kaj evidentas la entuziasmo de la publiko. Ŝi diris, ke en la komenca periodo, la plejparto de homoj venis por konsultado, kaj poste ĉefe por registriĝo. Nuntempe la registra halo ĉiutage akceptas 1 000 homojn.

Ai Baojun, direktoro de la Administra Komitato de Ŝanhaja Liberkomerca Zono, montris, ke en la komencaj 35 labortagoj, registritaj estis 38 eksterkapitalaj entreprenoj kaj 1 396 ĉinkapitalaj entreprenoj, kaj ke la registrita kapitalo superis 34 miliardojn da usonaj dolaroj.

Registritaj kompanioj kaj institucioj estas optimismaj pri la estonteco de Ŝanhaja Liberkomerca Zono, kaj atendas ellaboron de detalaj reguloj. Ekzemple, Ŝanhaja Pudong-a Disvolva Banko atendas pliajn eksplicitajn financajn politikojn kaj novigos sian financan entreprenadon post publikigo de detalaj reguloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto