Vizitu Forumon

Germano Patrick amas la urbon Xiamen

(GMT+08:00) 2013-12-10 09:09:06     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Xiamen, ĉemara urbo en sudorienta Ĉinio, havas agrablan klimaton kaj pitoreskan pejzaĝon. De la lastaj jaroj, Xiamen allogas al si pli kaj pli multajn fremdlandajn vizitantojn. Multaj pasantoj profunde enamiĝis en la urbon kaj decidis resti tie. Germana studento Patrick estas unu el ili.

Patrick estas interŝanĝa studento en Xiamen-a Universitato. Li restas en Xiamen jam pli ol unu jaron. Fakte, iri al Ĉinio ne estas lia unua elekto. Sed pro pluraj kialoj, li fine iris al la universitato kiel interŝanĝa studento. Tio estis lia unua vizito al Ĉinio. Sed li tuj ŝatis la urbon Xiamen post la alveno. La urbo ŝanĝis lian komencan impreson pri Ĉinio. Li diris, ke li ŝatas ĉion ĉi tie, precipe la insulon Gulangyu.

"Mi amas Ĉinion. Ĉiufoje kiam mi revenas al la patrujo, mi pensas, kion mi povos fari en la estonteco. Mi ĉiam kredas, ke reveno al Ĉinio estas la plej bona elekto, ĉar mi multe penas por lerni la ĉinan lingvon, mi amas la ĉinan lingvon, mi amas la ĉinajn pladojn, mi amas ĉion ĉi tie, precipe la urbon Xiamen. La urbo donas al mi ŝancon lerni la ĉinan lingvon kaj fari memevoluon."

Malgraŭ nur unujara restado en Ĉinio, Patrick jam povas flue paroli la ĉinan lingvon. Li ege ŝatas lerni la ĉinan lingvon, kaj decidis longtempe resti en Ĉinio spite, ke la gepatroj esperas, ke li restos en Germanio en la estonteco.

"Miaj gepatroj ne volas, ke mi iros al Ĉinio. Ili volas, ke mi prizorgos ilin en Germanio, ĉar mia pliaĝa fratino jam iris al Usono. Sed mi insistas, ke mi iros al Ĉinio. Fine, ili nur diris, ke mi povos iri al Ĉinio, se mi sentos min kontenta kaj feliĉa."

Kiel Patrick, estas ankoraŭ multaj fremdlandanoj, kiuj hazarde amas Ĉinion. Lokano Xiaowen, kiu amikiĝis kun multaj fremdlandanoj, diris, ke la urbo Xiamen havas fortan entenecon, ke multaj fremdlandanoj venas al Xiamen pro sopiro al la vivo ĉi tie. Krome, la turismo estas disvolvita kaj troviĝas multaj kompanioj, kiuj povas provizi ilin je postenoj.

Laŭ la oficiala statistiko, nuntempe en la urbo Xiamen estas proksumume 5 000 fremdlandaj rezidantoj, dekoble ol antaŭ 10 jaroj. Por faciligi investon, laboron kaj rezidadon de fremdlandanoj en Xiamen, la loka administracio alprenis multajn rimedojn. Oficisto Meng Zheng konigis:

"Por allogi pli multajn homojn al Xiamen, estas necese unue doni oportunan kaj alt-efikan servon, due protekti iliajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn."

La urbo Xiamen povas altiri al si pli kaj pli multajn fremdlandanojn ankaŭ pro siaj humanaj servoj. Interalie, La Helpa Centro por Transmaruloj estas specife destinata al fremdlandanoj, kiuj negocas, laboras aŭ vivas en Xiamen, kaj ankaŭ al samlandanoj el Hongkongo, Makao kaj Tajvano. La centro donas servojn rilate dungadon, la ĉiutagan vivon kaj investan konsultiĝon. La centra direktoro Xie Fulin diris, ke post esploro, oni trovis, ke multaj fremdlandanoj, pro nekonateco, renkontas malfacilojn koncerne dungadon, vojaĝon, kuracon kaj pasportojn.

"La viv-medio en Xiamen estas tute senproblema. Krom la medio, oni atentas ankaŭ la ĉiutagajn postulojn, ekzemple, kuracon, stirlicencon, infanan viziton al lernejoj, urĝan helpon de iuj kazoj kaj atentigon de eksvalidiĝo de vizoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto