Vizitu Forumon

Okaze de la 49a datreveno de E-elsendo de ĈRI, ni aspiras pli da kunlaboroj

(GMT+08:00) 2013-12-20 10:25:46     Redaktoro:Shanshan


Saluton karaj amikoj. Shanshan varme bonvenigas vin al la programero Inter Ni. Hodiaŭ la 19a de decembro estas la 49-a datreveno de la Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia. Antaŭ 49 jaroj, estimindaj antaŭuloj ekfaris elsendon de Esperanto en Ĉinio. Per klopodo de laborantoj de kelkaj generacio, nia elsendo paŝo-post-paŝe maturiĝas kaj pli kaj pli prosperiĝas. Ĉi-tie ni tutkore dankas la sinceran subtenon de niaj karaj kaj estimataj aŭskultantoj. Sen via subteno ni ne povas akiri la hodiaŭan atingon.

En la jaro 2014, ni ne nur daŭrigos la klopodadon por prezenti al vi kolorriĉajn programojn, sed ankaŭ plimultigos kunlaborojn kun ĉinaj kaj eksterlandaj E-asocioj kaj personoj. Ni varme bonvenigas vian raporton el diversaj mondpartoj.

Jen raportas s-ro Zhang Changsheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de Jiangsu-a Esperanto-Asocio.

(sono 1)

Antaŭ kejkaj tagoj estis la Zamenhofa tago. Multaj ĉinaj E-asocioj organizis aktivadojn por celebri la feston. Jen venas Aŭgusto, esperantisto el Hispanio, kiu nun instruas E-on en Kantono. Li rakontos al ni kiamaniere li kaj liaj Esperanto-lernantoj pasigis la Zamenhofa Tago.

(sono 2)

Karaj amikoj, ni esperas, ke en la jaro 2014 plimultiĝos via voĉo en nia elsendo. Bonvole skribu al mi ĉe eufonia@saluton.net kaj liveru vian raporton! Nun ni finu la hodiaŭan programeron. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto