Vizitu Forumon

Bicikloj popularas en Eŭropo

(GMT+08:00) 2013-12-26 16:23:55     Redaktoro:Lina

En la memoro de multaj homoj, Eŭropo estas la paradizo de aŭtoj. La loĝantoj havas grandan kvanton da aŭtoj, kaj bone konataj fabrikantoj de aŭtoj estas amasaj. Sed de la lastaj jaroj, la kvanto de venditaj bicikloj en Eŭropo grandiĝas kaj eĉ superas tiun de aŭtoj.

Laŭ la plej nova statistiko, 12 milionoj da aŭtoj estis venditaj en EU en 2012, dume proksimume 20 milionoj da bicikloj. Oni povas diri, ke bicikloj estas pli bonvenaj en la tuta Eŭropo.

Fakte, en Eŭropo multe malpliiĝas la kvanto de venditaj aŭtoj. Oni povas atribui tion al la jenaj du kialoj: unue, la juna generacio ne tiel forte volas posedi propran aŭton; due, la ekonomia krizo malpliigas la aĉetpovon, precipe en suda Eŭropo kun pli alta senlaboreco. Pli multaj homoj elektas biciklojn anstataŭ aŭtojn. Prezidanto de itala Federacio de Amikoj de Bicikloj diris: "La ekonomia krizo influis multajn flankojn de la ĉiutaga vivo inkluzive de manieroj de vojaĝo. Sed tio estas reformado de la viv-maniero." Kompreneble, bonveniĝo de bicikloj estas bona por la media protektado.

Samtempe, oni faciligas la vojaĝon per biciklo. Ekzemple, en Parizo, Milano kaj Bruselo estas servo de publikaj bicikloj. La lu-servaj punktoj estas dise en la tuta urbo, kaj plie prunto kaj redono de bicikloj estas facilaj.

Nun ni donu atenton al Nederlando. La lando kun 16 milionoj da civitanoj tamen posedas 18 milionojn da bicikloj. Por ke bicikla vojaĝo estu pli oportuna kaj sekura, Nederlando konstruis altrapidan ŝoseon kun la longeco de 7 kilometroj. Nederlando estas la unua lando, kiu konstruis altrapidan ŝoseon por bicikloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto