Vizitu Forumon

Pli malfacilas migri en Kanadon

(GMT+08:00) 2014-02-11 15:26:13     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Lastatempe Kanado novan projekton pri Civitaneca Akto. Laŭ la nova projekto, estas pli malfacile migri en Kanadon. La projekto difinas, ke petantoj por kanada civitaneco devas loĝi en Kanado almenaŭ 4 jarojn en la pasintaj 6 jaroj kaj almenaŭ 183 tagojn en ĉiu jaro, ke petantoj devas doni ateston de impostopago, kaj ke petantoj en la aĝo de 14 ĝis 64 jaroj devas partopreni en lingva ekzameno.

Aldone, laŭ la nova projekto, la kanada ministro pri civitaneco kaj enmigrado havos la rajton nuligi ies kanadan civitanecon kaj eksterregule doni kanadan civitanecon.

Unuafoje Kanado amplekse reformis la Civitanecan Akton post la jaro 1977, kiam la akto validiĝis. Menciante la novan projekton, Chris Alexander, kanada ministro pri civitaneco kaj enmigrado, konigis, ke la nova projekto celas altigi la memvaloron de kanadanoj, ke kanadanoj ne devas simple preni la kanadan civitanecon kiel "oportunan pasporton", kaj ke la kanada civitaneco devas reflekti la reciprokan respondecon inter civitanoj kaj la ŝtato.

Estas menciinde, ke Ĉinio estas la ĉefa fonto de petantoj por la kanada civitaneco. En la pasinteco, laŭ la kanadaj politikoj, povas akiri la kanadan civitanecon tiuj, kiuj havas netan posedaĵon kun la sumo de 1,6 milionoj da kanadaj dolaroj kaj donas al la kanada registaro krediton je 800 000 kanadaj dolaroj. Multaj ĉinaj riĉuloj petis la kanadan civitanecon per investado. Sed en julio de 2012, Kanado malakceptis peton de investa enmigrado. Tial, oni povas vidi, ke estos pli malfacile por ĉinoj migri en Kanadon pro la nova projekto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto