Vizitu Forumon

Kanado publikigis novan kosman programon

(GMT+08:00) 2014-02-13 15:30:35     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Antaŭ nelonge kanada ministro pri industrio James Moore publikigis novan programon titolitan "Kadro de Kanadaj Kosmaj Politikoj". La programo elmetas 5 gravajn taskojn de la kanada aerospaca industrio. Interalie, la unua tasko estas konservi suverenecon, sekurecon kaj prosperon de Kanado per evoluo de la aerospaca industrio, kaj la dua tasko estas akceli dungitecon kaj la ekonomion per subteno al la aerospaca industrio.

La kanada aerospaca industrio ampleksas pli ol 8 000 dungitojn kaj la jara enspezo proksimiĝas al 3,3 miliardoj da kanadaj dolaroj. La nova programo montras, ke la aerospaca industrio jam iĝis nova kampo de la scienca esplorado kaj la komerca evoluo, kaj ke nur la enspezo de satelita industrio de la tuta mondo ĉiujare superas 190 miliardojn da kanadaj dolaroj.

Kompreneble la nova programo estas bonvena al la Kanada Asocio de Aerospaca Industrio. Dank' al la nova programo, la asocio ne bezonas kiel antaŭe pene persvadi, ke la registaro investos en la aerospaca industrio.

Paralele estas iuj dubaj voĉoj. Ekzemple, kanada unua kosmonaŭto Marc Garneau opiniis, ke kvankam la programo estas bona, tamen necesas tempo por vidi, ĉu la programo vere sekvigos pozitivajn influojn al la aerospaca industrio.

Responde al dubaj voĉoj, kanada ministro pri industrio James Moore akcentis, ke Kanada Kosma Agentejo vere alfrontis iujn malfacilojn en la pasinteco, sed malsamos ol antaŭe pro la novaj politikoj. Li kredis, ke Kanada Kosma Agentejo ricevos sufiĉan subvencion por fini la novan programon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto