Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis konkurso de mallongaj filmoj "Teo•Amo"

(GMT+08:00) 2014-05-07 12:52:20     Redaktoro:Ĝoja

La 20an de aprilo en la ĉina orienta urbo Hangzhou oficiale inaŭguriĝis la konkurso de mallongaj filmoj en Esperanto kun la temo "Teo•Amo".

Sub aŭspicio de UEA, la konkurson kune lanĉis Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI), ĉinaj sponsoroj, subtenantoj kaj helpantoj. Per la ponto de tekulturo, la konkurso celas evoluigi la arton de mallongaj filmoj en la internacia lingvo kaj premii partoprenantojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn al la mallonga filmo, samtempe montri al la publiko, ke Esperanto estas viva, utila, vigla kaj profita.

De majo ĝis julio oni kolektos kontribuojn, kaj aŭguste ilin juĝos fakuloj el filmado, tekulturo kaj Esperantujo. Estas honore, ke Mark Fettes, prezidanto de UEA, servos kiel ĵuriano. La ĵurianoj elektos premiojn dek unuajn, dek duajn kaj dek triajn. Kaj la dek gajnontoj de la unua premio senpage vizitos Ĉinion kaj ĉeestos Esperantan Filmfestivalon oktobre aŭ novembre, la gajnontoj de la dua kaj tria premioj ricevos atestilojn kaj premiojn.

Aŭguste kaj septembre la kontribuoj estos publikigitaj en la retejo de ĈRI esperanto.cri.cn/filme(esperante); esperanto.cri.cn/filmc (ĉine) por elekti el ili 10 plej ŝatatajn. La filmfarantoj de la 10 filmoj gajnos ateston kaj donacon.

La Regularo kaj la Aliĝilo troviĝas sube kaj en la jenaj ligiloj:

https://esperanto.cri.cn/filme/(esperante)

Elŝuti la regularon kaj aliĝilon
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto