Vizitu Forumon

Bonvenon al Nitra!
-Intervjuo al Peter Balž (Petro) pri la 101a UK

(GMT+08:00) 2015-09-23 08:46:55     Redaktoro:Ĝoja

Nitra, la bela kaj antikva urbo de Slovakio, gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto en 2016. Lasttempe mi vizitis la urbon kaj intervjuis sinjoron Peter Balž (esperante Petro), prezidanton de la LKK de la 101a UK. Petro eksplikis la kialojn pri elekto de Nitra kiel kongresurbo kaj konigis nunan preparon. Ni ankaŭ diskutis pri eblaj programoj por la UK.

Jen la intervjuo.


Afiŝvideo, farita de Pavol Kaščák (esperante Paŭlo) el Verda Stacio.


Bonvenon al Nitra!

-Paroladoj de ambasadoro de Slovakio en Belgio, urbestro de Nitra kaj Petro, prezidanto de la LKK de 101a UK, en fermo de la 100a UK en Lillo, Francio.


Noto de Ĝoja

La 14an de aŭguste post UK (Lillo, Francio) kaj IJK (Wiesbaden, Germanio) mi venis al Nitra, la kongresurbo de la 101a UK. Ol Lillo kaj Wiesbaden, Nitra estas pli eta kaj pli delikata. Kiel esprimo de Petro en la intervjuo, vojaĝeblas piede en la urbo, de kio mi profitis en unutaga vizito.

En la sunplena tago mi sole promenis en kvietaj stratoj: Malnovaj preĝejoj kvazaŭ rakontus la miljaran historion; hazarde mi eniris en la urban muzeon kaj fariĝis la ununura vizitanto, post kiam la ĉiĉeronino per ŝlosiloj malfermis ĉambrojn unu post unu, ŝajne aperus temp-ponto ĝis la mezepoko, eĉ pli frua tempo; la plej emocia momento estas trovi tetrinkejon en la centro de la urbo, kie mi revenis "hejmen", gustumis teon kaj gaje babilis kun slovakoj, kie teo fariĝis nia komuna lingvo…

Ĉu pro teo, kiun mi amas, ĉu pro la eta kaj kvieta etoso, kio jam estas rara en grandaj bruaj urboj, ĉu pro io impresa, mi ekamis Nitra. Estas antaŭvideble, ke Nitra certe kreos novan ĉapitron en la historio de nia lingvo Esperanto.

Do, kia ĉapitro estos? Ni kune spertos ĝin en Nitra, ĉu bone?

Dankegon al Pavol Kaščák (esperante Paŭlo) el Verda Stacio, kiu gvidis min al la kongresurbo Nitra kaj donis al mi ŝancon ion fari por la 101a UK.

Dankegon al Petro pro akcepto de mia intervjuo dum okupata laboro.

Ĝoja

2015.9.22

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto