Vizitu Forumon

Ĉina politiko pri eksporto de materialoj konformas al regularo de MKO

(GMT+08:00) 2009-07-03 16:32:16

La 23-an de junio, Usono kaj EU prezentis proceson kontraŭ ĉina redukto de eksporto de rara metalo. En la 24-a, ĉina Komerca Ministerio esprimis al raportisto, ke politiko de la ĉina flanko koncerna al eksporto celas protekti medion kaj naturan riĉfonton, laŭ la ĉina flanko, koncerna politiko konformas al regularo de Monda Komerca Organizo.

La Komerca Ministerio informis, ke la ĉina flanko jam ricevis peton de Usono kaj EU pri interkonsiliĝo. La ĉina flanko konvene traktos la peton laŭ procedo de la Monda Komerca Organizo pri solvo de konflikto.

Cetere, esploristo de la Komerca Ministerio doktoro Mei Xinyu esprimis akceptante intervjuon, ke postulo de Usono kaj EU ne estas en framo de la komerca organizo, ilia proceso estas senbaza.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto