Vizitu Forumon

Hu Jintao atingis Italion

(GMT+08:00) 2009-07-06 08:54:47

La 5-an de julio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Romon kaj komencis ŝtatan viziton al Italio, la 9-an de julio li ankaŭ ĉeestos al dialoga konferenco de gvidantoj de Grupo 8 kaj evoluantaj landoj.

En flughaveno, Hu Jintao publikigis skriban parolon. Li montris, ke Ĉinio kaj Italio same estas antikvaj civilizaciaj landoj, amikeco inter la du popoloj estas longtempaj. En la lastaj jaroj, la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio senĉese disvolviĝas, duflanka politika konfido estas pli kaj pli profunda tago post tago kaj interfluo kaj kunlaboro sur diversaj kampoj rapide plivastiĝas. La ĉina flanko alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Itaio kaj volas kune kun la itala flanko krei pli belan morgaŭon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto