Vizitu Forumon

Yunnan-a etoso

(GMT+08:00) 2009-08-13 10:35:06

(Sceno de festo pri torĉo)

La 11-an de aŭgusto, raportistoj, partoprenantaj en la aktivado "Rigardo al Ĉinio --Landlima vojaĝo de ĉinaj kaj fremdlandaj raportistoj de Ĉina Radio Internacia", atingis Kunming, la ĉefurbon de la ĉina provinco Yunnan. En tuta jaro Kunming estas plena de printempa klimato, eĉ en somero, temperaturo ĉi tie estas ne alta, nur tagmeze brilo estas iom forta.

Atinginte Kunming, raportistoj tuj estis ĉirkaŭataj de lokaj densaj subtropik-zonaj pejzaĵoj: Sur stratoj troviĝas fortikaj palmoj, kronoj ŝajnas ombreloj, figuro de folio ŝajnas ventumilo, uzata de ĉinoj en somero. Laosa raportisto Sangkahane Chouchoumkhamphanh diris, ke ankaŭ en Laoso oni plantas ĉi tiajn palmojn.

Ni atendas, ke en la du flankoj ĉe vojo ekzistas skulpturoj pri popol-muzikaj instrumentoj, kiel Hulusi kaj Lusheng. Yunnan estas la provinco amasiganta muzikaĵojn kaj dancojn, ĉi tie homoj lertas en kantado kaj dancado. En restoracio, en la loka dialekto iu amiko el la nacieco Jingpo prezentis al raportistoj kanton pri amikeco, la kanto estas orelplaĉa kaj kortuŝa. Kaj sur stratoj aŭ en naciec-parko en Yunnan, ni ofte vidas fotojn de yunnan-a dancisto Yang Liping, la fotoj kaŭzis penson pri originala danco kaj kanto kun aparta nacieca trajto "Impreso de Yunnan", kreita de Yang Liping.


(Dancisto Yang Liping)

Yunnan estas la provinco, kie la nombro de naciminoritatoj estas plej multa kaj kiu havas pli ol 20 naciminoritatojn. Ĉi tie vivas naciecoj Yi, Bai, Hani, Zhuang, Dai, Miao, Lisu, Hui kaj aliaj. Tial, festoj estas multaj ĉi tie, ekzemple, baldaŭ okazos festo pri torĉo, la festo estas tradicia de la naciecoj Yi, Bai, Naxi kaj aliaj, posedas profundan naciec-kulturan enhavon kaj estas monde fama. La festo estis titolita "orienta karnavale ĝoja festo".

Oni celebras la feston en tri tagoj, aktivadoj estas abundaj, kiel omaĝo al fajro, transdono de fajro kaj adiaŭo al fajro. Ĉiuj aktivadoj estas interesaj. Ekzemple la adiaŭo al fajro, tiutage, kiam noktas oni tenas torĉon kaj sinsekve kuras. Fine, oni amasigas torĉojn kaj formas tendarfajron, gajaj homoj amasiĝas ĉe la tendarfajro kaj dancas kaj kantas, la sceno estas ege spektakla. Yunnan-a naciec-parko jam faris preparon kaj atendas celebron. Cetere, en la parko, raportistoj vidas ankaŭ tri vazojn, la diametro de ĉiuj vazoj atingas du metrojn, ili estas uzataj en festo de verŝo de akvo. La festo de verŝo de akvo estas plej solena de la nacieco Dai, la tempo estas la novjaro laŭ kalendaro de la nacieco Dai, preskaŭ en la mezo de aprilo, tiam oni prenas akvon el la vazoj kaj verŝas unu al la alia, kaj bondeziras feliĉon kaj sanon.

Kompreneble, en la naciec-parko, ekzistas ankaŭ belaj naciecaj vestoj, ornamaĵoj kaj domoj kun naciecaj trajtoj. Oni ankaŭ povas apreci elegantajn muzikaĵojn, kiel "Bambuo sub lunlumo" kaj "Ĉe fonto Papilio". Pro ĉio, oni sentas densan naciecan etoson.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto