Vizitu Forumon

Rakonto pri tamburmuzika societo de la vilaĝo Hejiaying

(GMT+08:00) 2009-08-14 16:38:25

Nun vi aŭskultas la muzikaĵon Dengkou. Tian muzikaĵon ni nomas Xi'an-a Tamburmuziko. En hodiaŭa programero ni rakontos pri ĝi.

En la ĉirkaŭurbo de Xi'an, la ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, troviĝas la vilaĝo Hejiaying. Preskaŭ ĉiuj el la vilaĝo scipovas ludi la tamburmuzikon. Ili sin organizis je la Tamburmuzika Societo Hejiaying en la nomo de la vilaĝo. Vilaĝestro He Yongkang konigis al ni, ke Xi'an-a tamburmuziko originis en Tang-dinastio antaŭ pli ol mil jaroj.

"Laŭ legendo, en Tang-dinastio generalo He Changqi tie garnizonis kaj tien li alportis kortegan muzikon. En nia vilaĝo restas la ĝardeno de generalo He kaj lia rezidejo. Ĝuste la generalo portis la kortegan muzikon al ordinaraj popolanoj, kaj poste de generacio al generacio ĝi cirkulas ĝis nun."

Kiel popola muzika formo, Xi'an-a tamburmuziko cirkulas de buŝo al buŝo inter majstroj kaj disĉiploj. En la ĉirkaŭurbo de Xi'an loĝas maljunulo Zhao Gengchen. Li aĝas 92 jarojn. Verŝajne li estas la plej aĝa ludanto de Xi'an-a tamburmuziko.

Sinjoro Zhao zumas la muzikaĵon Alta Luno. Ĝi estas repertuaro de Xi'an-a tamburmuziko. Li komencis lerni Xi'an-an tamburmuzikon ekde sia 15-jaraĝo, kaj ĝis nun pasis jam 76 jaroj. En la komencaj jaroj de la lernado pri la tamburmuziko sinjoro Zhao celis nur vivteni sin.

"Pere de la ludado de la tamburmuziko oni povis perlabori sen granda penado kaj preni nutraĵon el imperiestra grenejo. Do ne estis bezonate fari kuliadon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto