Vizitu Forumon

Serĉo al perea triba grupo sur Silka Vojo

(GMT+08:00) 2009-08-24 10:49:31

La Silka Vojo estas plej grava kanalo por komercado en antikva Eŭrazio. Eble vi ne scias, ke sur la tervojo, la plej aktivaj komercistoj ne estas ĉinoj, nek eŭropanoj, sed estas personoj el centra Azio. Meze de tiuj personoj, Sogdo estis plej grava. En la hodiaŭa raporto pri ĝemelaj urboj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, ni gvidu vin al antikva tombejo en la urbo Xi'an por serĉi perean triban grupon sur la Silka Vojo.

Historie Sogdoj, kiuj estis aktivaj sur la Silka Vojo, loĝis en Sogdiana kun la nuna Uzbekstano kiel centro. Kvankam en la nuna tempo, vorto pri Sogdiana estas historia noto kaj skribo de Sogdo jam pereis, tamen de 202 ĝis 907 a.K, en Ĉinio troviĝis multaj iliaj fiksloĝejoj. Dank' al lertado en komercado, ili havis riĉan posedaĵon kaj ĝuis altan reputacion kaj meze de ili iuj eĉ havis oficialan pozicion en kortego.

En eksponejo de Xi'an-a Muzeo, troviĝas postaperigita ŝtonĉerka lito de Sogdian kaj ĝia mastro nomiĝas Kangye. La tombejo estis aperigata en la 6-a de aprilo 2004 kaj la elfoso estas rigardata kiel unu el kvar arkeologiaj eltrovoj de Ĉinio en tiu jaro. Klariganto de la muzeo diris al ni:

"Nun ni vidas kangye-tombejon, kiu estis en la dinastio norda Zhou antaŭ 1 500 jaroj. Ĝia mastro estas Sogdian."

Zhang Xiangyu, estro de esplorejo de Instituto pri Relikva Protekto de Xi'an, estas respondeculo pri elfosado en tiu jaro. Li rememoris:

"La instituto faris prospektoradon post raporto de konstrua kompanio, kiu trovis la tombejon. Post elfoso de ŝtonpordo, ni telefonis al ĉefrespondeculo Cheng Linquan. La lasta tuj konsciis, ke tio probable estas tombejo de Sogdo. Ĉar 150 metrojn sude kaj 2 000 metrojn oriente de la tombejo, estas du tombejoj de Sogdo."

Sekve de disvolviĝo de la elfosado, pli kaj pli multaj atestoj manifestas, ke ĝi estas tombejo de Sogdo. Laborantoj de la instituto pri relikva protekto eniris en pozicion de la tombejo kaj komencis ordigan kaj riparan laboron. Ili trovis, ke la tombejo estas plena de sapropelio kaj sablo kaj dank' al tiuj aĵoj, ĉerko estas bone protektata.

Zhang Xiangyu analizis:

"Mastro de la tombejo estas bone protektata en skeleto kaj silkaj vestaĵoj. Tuj post enterigo, la tombejo estis plenigata de sapropelio kaj sablo. Ni elfosis plurajn tombejojn de la dinastio Han, meze de ili ĝenerale skeleto estas bone protektata en sablo, sed tiuj kiuj estis bone sigelataj, sin turnas al cindro pro oksidado. Tial stato de skeleto dependas de konserva medio".

Li Shusuo, kolego de Zhang Xiangyu, kiu respondecas pri relikva protekto de esplorejo de Instituto pri Relikva Protekto de Xi'an, partoprenis en riparo de Shijun-tombejo, kiu havas distancon de 2 000 metroj kun Kangye-tombejo. Li Shusuo rememoris, ke sur skulpta desegno de muro de la tombejo inkrustiĝas ora linio. Estas ege malfacle por disigi sablon disde murpentraĵo kaj ora linio.

Nun en Ĉinio troviĝas ok konfirmitaj tombejoj de Sogdo kaj en Xi'an estas tri. Zhang Xiangyu diris, ke Ĉinio prenis elfoson de la Kangye-tombejo kiel gravan arkeologian eltrovon en 2004, la kialo kuŝas en tio, ke ĝi havas gravan signifon por esplori naciminoritatojn sur la Silka Vojo, eksterajn religiojn kaj kulturan interfluon inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj.

"Nun estas malmultaj konfirmitaj tombejoj de Sogdo. La Kangye-tombejo estas atesto de la Silka Vojo kaj kultura interfluo inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj. Ĝia ŝtonskulptaĵo spegulas vivstaton kaj skribaĵon de Sogdian en la tiama periodo. Ĝi plenigas mankon de historia dokumento en noto de kultura interfluo."

Iu vizitanto diris al raportisto:

"Mi ne sciis Sogdo antaŭe. Nun mi scias, ke ili estis origina de meza Azio. La tombejo estas ŝtona kaj tre interesa. Estas tre bone, ke oni metas elfosaĵojn en muzeon, tiel homoj povas kompreni historion de Sogdo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto