Vizitu Forumon

Wuhan—Optika Valo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-08-26 17:03:08

Sinjoro Liu Chunhua, loĝanta en la distrikto Jianghan de la ĉina urbo Wuhan ĉe Jangzio, pretigis bagaĝon, ĉar baldaŭ li transloĝiĝos al loĝejo en la nova disvolva zono. Pro kiu konsidero li decidis forlasi la nunan loĝejon kun avantaĝa situo kaj transloĝiĝi al la malproksima? Sinjoro Liu diris, "Matene mi esploris la novan loĝejon. Ĝi havas necesajn aparatojn, ekzemple klimatizilon, televidilon kaj lavmaŝinon. Hodiaŭ ni planas viziti lokan kinejon."

Parolante pri disvolva zono oni ofte havas la bildon: vaka tero kaj laborejoj kun grizaj muroj. Donghua-a Altteknologia Disvolva Zono de la urbo Wuhan kun la nova loĝejo de sinjoro Liu estas ĉe la piedo de monto kaj apud rivero. Tie arboj verdas kaj komercaj domoj estas aranĝitaj en densaj vicoj. En la setlejo kompletas modernaj servoj, kiaj estas kinejo, vendejo kaj superbazaro, internacia lernejo kaj hospitalo. La Donghu-a Altteknologia Disvolva Zono fondiĝis en la jaro 1988 kaj estis sankciata de la ŝtato kiel la nacia bazo de fotoelektronika industrio, tial oni nomas ĝin Optika Valo de Ĉinio.

La disvolva zono estas grava produktobazo de optika fibro kaj fotoelektronikaj aparatoj kaj ankaŭ grava esplorejo de optika komuniko kaj lasera tekniko en Ĉinio. Ĝi okupas la duan lokon de la mondo laŭ la produkto de optika fibro kaj partoprenas en 50% de la enlanda merkato kaj 12% de la internacia merkato. La fortan produktkapablon subtenas abundo da intelektaj fontoj. Yue Yong, vicestro de la urbo Wuhan, diris: "En la urbo Wuhan estas pli ol 50 universitatoj kaj kolegioj kun ĉirkaŭ miliono da studentoj kaj ankaŭ 55 institutoj, tial la altteknologia disvolva zono estas fondita sur bazo de tiel multaj universitatoj kaj institutoj kaj fariĝis la Optika Valo de Ĉinio.

Wuhan-a Esplorinstituto pri Poŝto kaj Telekomuniko, la teknika grupo Fenghuo, estas la kerna entrepreno pri fotoelektronika teknologio en la disvolva zono. Ĝi elfaris la unua en Ĉinio optikan fibron konforman al la internacia normo en la jaro 1976 kaj produktis kompleton da ret-aparatoj, la unuan en la mondo kaj interligeblan per optika fibro, en la jaro 2001. Optika transmisia sistemo, konstruita de la teknika grupo Fenghuo, ekfunkciis inter Ŝanhajo kaj Hangzhou por komerca uzo en la jaro 2006. Ĝi estas la plej rapida kaj grandkapacita en la mondo. Parolante pri disvolviĝo de la teknika grupo Fenghuo, Lu Weiping, vicprezidanto de la grupo, diris: "La teknika grupo Fenghuo, kiu estas kreskinta en la Optika Valo kun avantaĝo de scienca esploro, ricevis sukcesojn el ĉirkaŭ 700 gravaj esploroj, kaj plejparto de ili apartenas al la invento en Ĉinio."

Granda avantaĝo en teknika revovigo helpis al la grupo eniri la internacian merkaton. Produktaĵoj de la grupo vendiĝas en Usono, Japanio, Hindio, Israelo kaj aliaj entute 65 landoj kaj regionoj.

En la Optika Valo estas ne nur famaj, sed ankaŭ kreskantaj entreprenoj kun la kapablo de teknika renovigo. Administracio de la Optika Valo redaktis politikojn por subteni malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn. La Fotoelektronika Teknika Kompanio Diyuan, kiu produktas eksterajn lamenojn kaj blatojn de lampoj de lumeliganta diodo, estas unu el profitantoj de la favora politiko. Dong Zhijiang, ĝenerala direktoro de la kompanio, kaj Jin Caixia iam servis kiel ĉefsciencistoj por iu usona kompanio pri lumeliganta diodo. Ili posedis nenion alian krom pintklasa tekniko, kiam ili revenis el Usono al la patrolando por fondi propran entreprenon. Dong Zhijiang ankoraŭ klare memoras, ke la unua kapitalo de pli ol 20 milionoj da juanoj por ekfunkciigo de la kompanio estas investita de la teknika disvolva zono. Li diris: "Tiam la disvolva zono investis kapitalon por nia entrepreno, kaj ni komencis la entreprenon per fotoelektronika laboratorio kiel la platformo. La disvolva zono senpage liveris al ni ejon kaj domon, kaj al ni necesis nur aĉeti maŝinojn. Estas tre rapide, ke post nur 5 monatoj ni komencis la produktadon."

La Optika Valo senĉese optimumigas la industrian strukturon per memstara kreado kaj enkonduko de gravaj programoj. Nun en ĝi estas entreprenoj pri informa teknologio, fotoelektronika komuniko, movebla komuniko, laserradio, energio, mediprotekto kaj aliaj 10 kampoj. NEC, Nokia, Foxconn kaj aliaj pli ol 20 famaj internaciaj kompanioj fondis propran entreprenon en la disvolva zono. En la jaro 2008 la totala enspezo de la Optika Valo proksimiĝis al 180 miliardoj da juanoj.

Kreado estas kerno de la Optika Valo, kaj mementreprenado estas revo de ĉiuj laborantoj de la valo. Ĉiu el entreprenoj de la valo penas eligi proprajn brilojn, kiuj faras la Optikan Valon novao.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto