Vizitu Forumon

Tutnova Kulturturismo en Xi'an

(GMT+08:00) 2009-08-27 16:57:31

Laŭ la ekspresa aŭtovojo de la internacia flughaveno Xianyang al la urbo Xi'an videblas de tempo al tempo kelkaj gigantaj teramasoj, tre okulofrapaj kaj allogaj. Se ĉiĉerono diras al vi, ke tiuj ĉi teramasoj estas eternaj rezidejoj de 9 imperiestroj kaj iliaj haremoj de la ĉina Han-dinastio (206 a.k. – 220), vi eble miras pri la aparta maniero, per kiu Xi'an manifestas al la mondo siajn miljarajn vestiĝojn. Hodiaŭ, sekvu nin eniri en la urbon Xi'an, kaj tie ni kune sentu la tutnovan vojaĝon en la historio kaj kulturo.

Jam frue antaŭ miliono da jaroj la pitekantropo Lantian komencis sian vivadon ĉirkaŭ Xi'an; en la 11-a jarcento a.k. Zhou-dinastio (1066 a.k. – 221 a.k.) fondis la urbon Fengjing, malfermante la historion de Xi'an. En la 3100-jara urbofonda historio kaj 1100-jara ĉefurbofonda historio de Xi'an sendube restas abundaj vestiĝoj pri historio kaj kulturo. Xi'an meritas la titolon --- "la unua antikva ĉefurbo de Ĉinio". Zhou Aiquan, direktoro de Xi'an-a Turisma Buroo, diris al ni:

"Kio estas 'la unua antikva ĉefurbo de Ĉinio'? Kio estas ĝiaj kondiĉoj kaj kriterio? Tio konsistas en tio, ĉu ĝi ludis la plej gravan rolon en la evolua historio de la ĉina socio, kaj krome, ĉu en ĝi restas la plej multaj antikvaj konstruaĵoj kaj vestiĝoj. Laŭ tiuj vidpunktoj, Xi'an meritas tian titolon sendube."

"Okcidente estas Romo, oriente estas Xi'an." Tio estis la pozicio de Xi'an iam historie en la mondo. Hodiaŭ ĉi tie troviĝas la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la unua imperiestro de Qin-dinastio, kiujn oni nomas "la oka miraklo"; la antikvaj urbomuroj, plej komplete protektitaj kaj plej grandiozaj en la mondo; la nuda kolora argilstatuo, laŭdata kiel "la orienta Venuso", en la Maŭzoleo Hanyang; la Ruino Banpo kun historio de pli ol 7 000 jaroj; la Muzeo de Stelearo, kiu honore prenas la nomon --- "Tenejo de Mondaj Ŝtonlibroj"; la Shaanxi-a Historia Muzeo, kie rezerviĝas la plej multaj kulturaj restaĵoj en Ĉinio; la Pagodo Dayan, kie sankta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) tradukis sutrojn; la plej antikva Moskeo Huajuexiang en nordokcidenta Ĉinio; kaj tiel plu.

Tiuj ĉi brilaj kaj abundaj vestiĝoj igas nuntempulojn pensi pri la prosperoj en la ĉina feŭda socio. En la 70-aj jaroj de la 20-a jarceno, la eltrovo de la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la unua imperiestro de Qin-dinastio markis, ke Xi'an komencis fariĝi la celurbo de la internacia turismo, kaj la turisma industrio enviciĝis inter kvin apogilaj industrioj en Xi'an. Ĝis nun, la nombro de jare akceptitaj turistoj superis 30 milionojn, kaj la totala turisma enspezo atingis pli ol 23 miliardojn da juanoj. En 2004 la Eŭropa Turisma Organizo prijuĝis la urbon Xi'an kiel unu el la dek ĉinaj turismaj celoj, plej dezirataj de eŭropanoj.

Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, lokaj artistoj ricevis inspiron el la elfositaj materialoj pri naciaj muziko kaj danco kaj iluminacion el la dancomovoj sur freskoj, rokoskuptaĵoj kaj muraj pentraĵoj en tombejoj, kaj laŭvice kreis kvin teatraĵojn, kiuj imitas la stilon de kantoj kaj dancoj de Tang-dinastio. Ili revidigas la historion kaj kulturon de Xi'an per moderna prezentada tekniko kaj igas turistojn ĝui grandan festenon de kulturo.

Ĉiuvespere je duono post la 8-a horo en la Palaco Huaqing de Tang-dinastio ĉe la piedo de norda Lishan-monto oriente de Xi'an sursceniĝas la grandskala dancopero "Profunda Bedaŭro", en kiu aktoroj portas brile ornamitajn kostumojn el Tang-dinastio.

Spektinte la prezentadon de la danco imitanta la stilon de Tang-dinastio, hispana turisto Juan diris al ni:

"La koloroj, kostumoj, muzikaĵoj, ĉiuj estas impluse impresaj. La prezentado emocias forte."

En Xi'an nun konstruaĵoj faritaj de Tang-dinastio antaŭ 1 200 jaroj restas tre malmultaj, por forigo de la bedaŭro Xi'an elkonstruis la unuan grandmezuran kulturan parkon enlande kun la nomo Hibiska Parko de Tang-dinastio, kiu ĉiuflanke prezentas la aspektojn de la prospera kaj potenca Tang-dinastio. La parko areas preskaŭ 67 hektarojn, inkluzive de 20-hektara akvosurfaco. En ĝi troviĝas diversformaj konstruaĵoj Tang-stilaj, kiaj pavilono, kiosko, turo, palaco, korto kaj ĝardeno. Li Yingchun, respondeculo de la Turismodisvolva Kompanio de la Parko, diris al ni:

"Ni faris konstruaĵojn laŭ la enhavo skribita en historiaj libroj. En la parko ni de tempo al tempo okazigas diversajn aktivadojn, kiaj prezentado de ĉina antikva piedpilko, poloo kaj tang-dinastiaj kantoj kaj dancoj. En nia parko turistoj estas ne nur spektantoj, sed ankaŭ partoprenantoj."

Sur la placo antaŭ la suda pordego de Xi'an raportisto vidis solenan kaj grandiozan ceremonion, kiu spegulas gastigan scenon de la potenca Tang-dinastio antaŭ 1 200 jaroj.

Zhou Aiquan, direktoro de Xi'an-a Turisma Buroo, diris, ke tiu ĉi ceremonio estas zorge projektita laŭ historia noto pri la gastiga etiketo de la potenca Tang-dinastio, kaj al ĝi oni aldonis aliajn ĉinajn antikvajn elementojn pri historio kaj kulturo. Nu, ĝi estas reapero de la ĉina ĉefurbo de etiketo.

"Estas des pli grave, ke la ceremonio prezentiĝas en la fono de la urbomuro, kiu do estas reala historia objekto; ĝuste danke al tio, la turistoj havas tute malsaman impreson."

Xi'an estas urbo kun profunda kultura sedimento kaj abundaj antikvaj restaĵoj. Se vi havas ŝancon viziti Ĉinion, ne forgesu veni al la miljara ĉefurbo Xi'an kaj sperti la novan etoson.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto