Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝo de komerca kvartalo Hanzhengjie en 30 jaroj

(GMT+08:00) 2009-08-31 15:40:07

En la urbo Wuhan estas komerca kvartalo, nomata Hanzhengjie. Tie estas granda bazaro de malgrandaj varoj, la unua post la ekpraktiko de reformado kaj malfermo en Ĉinio. En la areo de 2,7 kvadrataj kilometroj troviĝas 20 000 butikoj, kiuj vendas ĉiutagajn uzataĵojn.

La komerca kvartalo konsistanta el 78 stratetoj havas historion de pli ol 500 jaroj. En la jaro 1979 magistrato de la urbo Wuhan donis komercan licencon al 103 kolportistoj, tial ili fariĝis la unuaj komercistoj en la komerca kvartalo post la ekpraktiko de la reformado kaj malfermo. Tio ankaŭ markis oficialan fondiĝon de la bazaro de malgrandaj varoj.

Sinjorino Tan Xinyan estas prezidanto de la societo de kosmetikaĵaj komercistoj en la komerca kvartalo. Ŝiaj gepatroj estas komercistoj de la unua generacio post la ekpraktiko de reformado kaj malfermo. En la jaro 1990 ŝi komencis administri butikon pri litaĵoj kune kun la gepatroj. Ŝi diris al raportisto: "Kiel la unua bazaro post la ekpraktiko de reformado kaj malfermo la komerca kvartalo Hanzhengjie ĝuas grandan famon. Antaŭe mia patro laboris en banko, kaj la patrino estis kuracisto. Inspirite de la reformado kaj malfermo kaj lokaj cirkonstancoj, ili ekhavis la ideon fari preferatan aferon. Ili rezignis la oficon kaj enpreprenis la komercon pri litaĵoj."

La gepatroj de Tan Xinyan ne estas la solaj ekzemploj, sed multaj komercistoj en la kvartalo spertis similan komencon. Pro la profundiĝo de reformado kaj malfermo fremdlandaj varoj invadas la komercan kvartalon, tial komercistoj de la juna generacio havas pli da ŝancoj. En la jaro 1994 Tan Xinyan komencis la komercon pri kosmetikaĵoj kiel agento de la kompanio P&G. Ŝi diris: "Komence mi faris la negocon pri produktaĵoj de la kompanio P&G. Produktaĵoj de la kompanio havas grandan debiton en Ĉinio, ĉar la ideo kaj kutimo de ĉinoj pri konsumado ŝanĝiĝis pro pliboniĝo de la vivo."

Li Fangjun, oficisto el registaro de la distrikto Qiaokou de la urbo Wuhan, opinias, ke la komerca kvartalo Hanzhengjie estas la vidinto de la ŝanĝiĝo de Ĉinio en la pasintaj 30 jaroj post la ekpraktiko de reformado kaj malfermo kaj ankaŭ la ventomontrilo de la ĉina merkato. Li diris: "La komerca kvartalo Hanzhengjie disvolviĝas kun la lando. Ĝi estas bazaro de malgrandaj varoj, la unua kaj plej granda en Ĉinio. Sekve de la socia evoluo pli diversas komercaĵoj de la bazaro. Nun en la bazaro vendiĝas 300 miloj da specoj de varoj."

Sinjorino Bian Tong, direktoro de la esplorinstituto pri disvolviĝo de la komerca kvartalo Hanzhengjie, diris, ke la komerca kvartalo trairis 4 periodojn en sia disvolviĝo de la survoja ĝis plenampleksa bazaro; en la fino de 1990-aj jaroj oni starigis ĉirkaŭ 30 komercajn domojn, kaj nun ili konsistigis komercan kaj turisman kvartalon. Ŝi diris: "La ideo de komerca kaj turisma kvartalo naskiĝis pro tio, ke simpla varkomercejo estas monotona, kaj al ĝi necesas novaj enhavoj. Nun ĝi fariĝis moderna kaj plenampleksa kvartalo kun butikoj pri diversaj fakoj."

Iuj butikoj de la kvartalo ekspansiigas la komercon per la reta servo. Ili akurate liveras informojn al klientoj de la tuta lando per propra retejo, kaj la efiko estas tre rimarkinda. Liu Libao, prezidanto de la societo de ŝu-komercistoj de la kvartalo, opinias, ke reta servo estas freŝa kaj praktikinda por la kvartalo. Li diris: "La ideo de elektronika komerco devas esti komprenata kaj akceptata de pli multaj homoj. Iuj antaŭvidemaj komencis la praktikon. Mia infano preferas aĉeti objektojn per reta servo. Mi pensas, ke tio estas la elektronika komerco kaj tre freŝa por la komerca kvartalo Hanzhengjie. Niaj komercistoj devas akomodiĝi al la nova situacio kaj starigi novan komercan kvartalon en la reto."

"

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto