Vizitu Forumon

Bierofestivalo de Harbina Somero

(GMT+08:00) 2009-09-01 17:03:57

Harbino, la glacia urbo de Ĉinio, troviĝas en la nordorienta landparto. Ĉiuvintre Harbina Internacia Glacifestivalo altiras al la urbo grandan nombron da vizitantoj. Tamen tio ne estas la sola spektaklo, ĉar ankaŭ la ĉiujara Internacia Bierofestivalo de la Harbina Somero vigligas la urbon.

Ĉe okazejo de la bierofestivalo tre okulfrapas kelkaj grandaj aerplenigitaj plastaĵoj en la formo de bierolado. Muzikaĵo kun rapida ritmo ekscitis la apetiton de spektantoj sidantaj en budoj. Spektante prezentadon, oni plenĝue trinkis bieron kaj gustumis diversajn frandaĵojn.

La unua bierofestivalo okazis en la jaro 2002. La komenca okazejo jam ne povas kontentigi la postulon pri pli kaj pli multe da vizitantoj. Ĉi-jare la organizanto aranĝis ĉefkunvenejon de la festivalo en la distrikto proksima al la urba centro kaj starigis kelkajn braĉkunvenejojn en la centra kvartalo de la urbo. Tiu ĉi aranĝo neniom malpliigis fervoron de la spektantoj, kaj multaj komercistoj proponis al vizitantoj propran bieron.

Sinjoro Yang Shuo estas reprezentanto de kompanio komisiita vendi iun germanan bieron. Ĉi-jare la kompanio ĉeestis al la bierofestivalo por la dua fojo. Li diris, ke la bieroŝato de harbinanoj profunde impresis lin. "Harbinanoj profunde infektis nin per sia afableco. Ni portis germanan bieron kun aparta gusto al harbinanoj."

Bierofaro havas longan historion en Harbino. En la jaro 1900 rusa komercisto Ulubulevskij establis la bierofarejon, nomatan per lia nomo, en Harbino, kaj komencis produkti bieron de la marko Harbino. Ĝi estas la unua bierofarejo en Ĉinio, kaj poste surbaze de ĝi oni fondis Harbinan Bierofaran Kompanion. Ĝia produkto estas unu el la plej ŝatataj biermarkoj en Ĉinio. Sinjoro Tang Guangzhou, respondeculo de la kompanio, diris al la raportisto: "En la 3 nordorientaj provincoj, precipe en iuj sudaj urboj de Ĉinio la harbina biero estas preferata de multaj konsumantoj. Antaŭe Ĉinio unuafoje okazigis balotadon de plej preferataj bieroj, kaj fine oni elektis 8 plej elstarajn, en kiuj estis la harbina."

Antaŭe oni vizitis Harbinon pro la glacifestivalo: glaciskulptaĵo, glacilampo kaj sketado. Post esploro en kelkaj jaroj la harbina magistrato intencis forĝi la urbon someruma urbo, ĉar la urbo, troviĝanta ĉe alta nordlatitudo, estas tre taŭga por somerumado, kaj ankaŭ la ĉiujara Internacia Bierofestivalo pliigis al la urbo influon. Yang Jie, direktoro de la urba Turisma Administracio, diris: "Multaj scias pri la Glacifestivalo, Turisma kaj Kultura Festivalo de la Harbina Somero, kaj nun la Bierofestivalo estas alia grava evento en Harbino."

Yang Jie diris, ke Harbino la unua enkondukis bieron en Ĉinion, kaj biero tre plaĉas al harbinanoj kaj influas ilian vivon. En la 1920-aj jaroj 16 landoj instalis propran konsulejon en Harbino, kaj iam la nombro de fremdlandanoj superis tiun de lokanoj. Tio restigis al la urbo okcidentajn spurojn arkitekture kaj vivmaniere. Yang Jie diris: "La kombiniĝo de biero kaj kulturo evidentiĝas en Harbino. En multaj bierejoj de la urbo aktivas orkestroj. Nian vivmanieron grave influas la okcidenta kulturo. Harbinanoj ŝatas viziti bierejon aŭ fari ekskurson, kaj biero estas nemankigebla dum ekskurso aŭ en kuniĝo de familianoj."

La bierofestivalo fariĝis spektaklo de la urbo por altiri en- kaj ekster-landajn vizitantojn. Sinjoro Ange Holmes, vojaĝanto el Britio, diris al la raportisto, ke li ĉeestis al multaj bierofestivaloj, tamen la Harbina Bierofestivalo donis al li apartan impreson. Li diris: "La Harbina Bierofestivalo estas tre interesa, kaj la vizitantoj tre aktivas. Mi ĉeestis al la Munkena Bierofestivalo, tamen la harbina estas pli vigla. Mi ĉeestos al la bierofestivalo, se mi refoje vizitos Harbinon."

Por pliigi distingaĵon kaj influon de la bierofestivalo la organizanto kaj bierokomercistoj prenis diversajn rimedojn. Ĉiuj ekspoziciantoj aranĝis prezentadon en propra budo, kaj la organizanto invitis al la festivalo monde faman amuzadon Karnavalo, tial ĉiu vizitanto povas trovi preferatan programeron. Tamen la plej alloga estas trink-konkurso: partoprenantoj intense konkuras, kaj iliaj subtenantoj krias.

Sinjoro Ma estas harbinano kaj preskaŭ ĉiujare ĉeestas al la festivalo. Ĉi-jare li partoprenis en la trink-konkurso. Li diris: "La unuan fojon mi partoprenas la konkurson. Mi estas tre plezura. La harbina biero estas bongusta kaj tre plaĉas al mi. Mi ŝatas bieron, kaj pro tio partoprenas la konkurson."

Vespere vizitantoj el diversaj lokoj invadis ĉiun branĉkunvenejon de la festivalo. Lampoj lumigis bieroglasojn, kaj en la aero ŝvebis odoroj de biero kaj rostitaj frandaĵoj. Oni ĝoje babilis kaj bierumis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto