Vizitu Forumon

Reveno al Lasao

(GMT+08:00) 2009-09-09 18:09:45

Lasao bonvenigas nin per blua kaj pura ĉielo kaj blankaj nuboj. Nuboj ŝajne estas malaltaj, ĉar la altitudo de la altebenaĵa urbo atingis 3 700 metrojn.

Post 4-hora flugado el Pekino, aviadilo surteriĝis en lasaa flughaveno, la reala fluga distanco estas 3 626 kilometroj. Atinginte Lasaon, mi tuj estis kortuŝata pro montoj kun rokoj, rivero Yanlung Zangbo kaj novaj loĝejoj de tibetanoj sur vojo de la flughaveno al la centro de Lasao.

Kompare kun la aspekto antaŭ 14 jaroj en mia memoro, Lasao plivastiĝis multe. La hotelo, kie mi restis, situas en lasaa okcidenta nova ekspluata zono, tie troviĝas loĝkvartaloj, butikoj kaj merkatoj. Iumatene, mi piediris en strato Bakuo kaj kelkaj sudokcidentaj lokoj de lasaa rivero, rapide sentis grandan ŝanĝiĝon de la urbo en la lastaj jaroj. Antaŭe iam kadukaj stratoj en la centro de malnova urbo jam estis riparataj kaj reformataj, tibet-stila restoracio, kiun mi ofte vizitis, jam malaperis anstataŭite per butiko de turismaj komercaĵoj, sur la kvieta lasaa rivero estas novaj pontoj. Ĉe Potala Palaco, por restigi lokon de urbomurego kaj irejo, iuj domoj kaj ĉiuj butikoj de Schol estis malkonstruataj, kaj en la kontraŭa flanko granda placo estis konstruata. Maljunaj tibetaj pilgrimuloj ankoraŭ kiel antaŭe ĉirkaŭas Potalan Palacon, Templon Jokhang kaj la urbon Lasaon por pilgrimado. Ĉe moskeoj, moslemoj, portantaj blankan ĉapon, kaj tibetanoj el la loko Kangba de la ĉina provinco Sichuan, iras kaj reiras, belaj tibetaninoj portas brunajn robojn kaj kiel floroj ornamas la urbon. En Lasao, vi povas facile senti multnaciecan atmosferon, lokaj tibetanoj ofte havas bronzajn vizaĝojn, maljunuloj ofte surhavas tradiciajn tibetajn robojn, sed junuloj, modernajn vestojn; cetere, ĉi tie troviĝas hanoj el najbaraj provincoj Sichuan kaj Qinghai, moslemoj, kiuj transloĝiĝis el Kaŝmiro antaŭ centoj da jaroj kaj moslemoj el ĉina Xinjiang. La religioj enhavas tibetan budaismon, islamon kaj kristanismon. En Lasao, ekzistas du moskeoj. Estas klare, ke harmonia kunekzistado de homoj, kredantaj tiel diferencajn religiojn, estas ne facila afero.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto