Vizitu Forumon

William Auld:
Pensoj Post Montevideo

(GMT+08:00) 2009-10-14 16:58:17
William Auld:

Pensoj Post Montevideo

Lin armas fera fido, integro kaj kuraĝo,

kaj lian citadelon ne breĉas malespero :

kiam plej malfavore grimacas sortvizaĝo,

tiam li plej obstine ne cedas pri l' konkero.

Ho, Esperanto, lingvo de la homar' futura,

kiel li vin servadas, kun kia amo pura !

Malican trivialon de ruzaj Blinkenbergoj

li venkas per la ardo de pravo kaj sincero,

kaj draŝas mokemulojn per nudaj vero-vergoj :

lia koler' majestas kvazaŭ de Jupitero !

Al Esperanto, kara revo kaj pli ol revo,

Lapenna sin dediĉis preter la nura devo !

Ni, kiuj Esperanton amas, lin amas kore,

Mirakle li en Montevideo garnizonis ;

en ĉi solena horo pripensu ni esplore :

ĉu ankaŭ ni ĝis limoj de nia forto donis ?

Samideanoj ! staras li antaŭ ni modele :

lian ekzemplon grandan imitu ni fidele!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto