|
|
||
Kaloman Kalocsay:
Kian impreson faris al vi nia venko en Montevideo?
Lapenna venkis ĉe UNESKO
Per strategi' kaj streĉo nerva :
El la lastvica seĝ' observa .
Grandiĝis kun mirakla kresko
Ĝis alto de l' plafona fresko.
Jes, la nerezisteble verva
Lapenna venkis ĉe UNESKO
Per strategi' kaj streĉo nerva.
Kia ŝakmajstra fosforesko
De cerbo ĉiam brile serva !
Indigna, sed trankvilkonserva
Pri l' aĉa Blinkenber-burlesko,
Lapenna venkis ĉe UNESKO.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |