|
|
||
Ivo Lapenna:
PRINCIPARO DE FROSTAVALLEN
ANTAŬPAROLO
La Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo, konata poste kiel
Principaro de Frostavallen, estis akceptita de la reprezentantoj de la Landaj Informaj
Fakoj de UEA en Frostavallen, Svedio, la 30-an de julio 1956. Por memorigi la 30-
jaran datrevenon de tiu grava dokumento kaj por helpi al Informado pri Esperanto
antaŭ kaj dum la Jubilea Jaro, ICNEM decidis reeldoni ĝin kun kelkaj klarigoj.
La kunveno de la Informaj Fakoj (IF) okazis en la kadro de unu el la tiamaj altnivelaj
kaj tre popularaj Svedaj Someraj Semajnoj (SSS) en moderna konferencejo situanta
en arbara regiono apud lageto. La demando pri informado estis pritraktita surbaze de
tezoj, jam antaŭe verkitaj kaj distribuitaj de la subskribinto, tiutempe ĝenerala
sekretario de UEA ŝarghita ankaŭ pri informado. La diskuton partoprenis 80
personoj el 15 landoj. La tezoj, iom kompletigitaj rezulte de la diskutoj, estis
unuanime akceptitaj kiel bazaj kaj gvidaj principoj por la tuta informa laboro de la
Esperanto-Movado, unuavice de la informa aparato de UEA.
Agante laŭ la Principaro de Frostavallen, la IF kaj la tuta informa aparato de UEA
plibonigadis de jaro al jaro la kvaliton kaj kvanton de la informado pri la Internacia
Lingvo. Statistikoj pri la rezultoj estis regule publikigataj en la revuo ESPERANTO kaj
en la Estraraj Raportoj, ĉiam kun kritikaj rimarkoj cele al pliaj bonigoj. Tio, aldone al
kunvenoj dediĉitaj al informado dum la Universalaj Kongresoj, estis instrua kaj
instiga por ĉiuj, kiuj aktivis en tiu branĉo de la tiutempaj multflankaj agadoj de
UEA. Por doni almenaŭ palan bildon pri la amplekso de la laboro sur tiu kampo, estu
menciite, ke en 1963 - la lasta jaro, en kiu la subskribinto respondecis pri informado -
la IF de UEA havis 148 kunlaborantojn en 39 landoj, kaj en tiu jaro, laŭ la respondoj
al demandaro ricevitaj el 30 landoj, aperis 3908 nacilingvaj artikoloj kaj 10688
informoj pri Esperanto; okazis 826 publikaj prelegoj kun 53000 ĉeestantoj, kaj 774
radiaj aŭ televidaj elsendoj; estis aranĝitaj 184 ekspozicioj, kiujn vizitis 39000
personoj; preskaŭ 370.000 afiŝoj, flugfolioj, broŝuroj k.s. informaj materialoj estis
distribuitaj (ESPERANTO, n-ro 7-8/1964). Laŭ la samaj principoj UEA agis ĝis la
mezo de 1974.
Bedaŭrinde, nuntempe la informa aparato de UEA, same kiel la iama Centro de
Esploro kaj Dokumentado (CED), el kiu ĝi ĉerpis faktojn kaj argumentojn, ne plu
ekzistas. Tial multaj punktoj de la Principaro de Frostavallen ne plu estas realigeblaj.
Tamen, la landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-organizaĵoj, kiel ankaŭ unuopuloj
aktivantaj sur la kampo de informado, povus kaj devus atenti almenaŭ al la principoj
entenataj en la punktoj 11-20, tute speciale al sekcio VI rilatanta al kvalito.
La subskribinto prilaboris la Principaron en 16 artikoloj aperintaj en la revuo
ESPERANTO inter 1970 kaj 1973. En 1974 la IF de UEA publikigis ilin en broŝuro
sub titolo "Por pli Efika Informado", kiu verŝajne ankoraŭ estas mendebla de UEA.
Nun, sur la sojlo de la Jubilea Esperanto-Jaro, oni daŭre memoru, ke pli bone estas
tute ne informadi pri Esperanto, ol faradi tion fuŝe.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |