Vizitu Forumon

Unua ĉina-usona strategia kaj ekonomika dialogo, fruktodona

(GMT+08:00) 2009-11-10 17:22:15

Post du-taga intensa laborado de la ĉeestantaj delegitoj, la unua ĉina-usona strategia kaj ekonomika dialogo fermiĝis, la 28-an de julio en Vaŝingtono. Nun bonvole aŭskulti koncernan raporton.

Posttagmeze de la 28-a de julio, specialaj delegitoj de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉinaj vicĉefministro Wang Qishan kaj ŝtata konsilanto Dai Bingguo, kaj specialaj delegitoj de usona prezidento Barack Obama, usonaj ŝtata sekretario Hillary Clinton kaj sekretario pri financo Timothy Geithner ĉeestis al la fermo. Hillary Clinton iris la unua sur la podion. Ŝi donis altan takson al la atingoj akiritaj en la dialogo. Ŝi diris:

"Ni ĵus finis la stimulajn, laborplenajn kaj fruktodonajn du tagojn. En la historio de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, la pasintaj du tagoj estas senprecedencaj. La ĵus finita intertraktado koncentris multe da altrangaj oficistoj de la du landoj kaj ankaŭ ĝia skalo estas senprecedenca. La rezultoj de la intertraktado cementis bazon por starigi kunlaborajn, pozitivajn kaj ĉiuflankajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio."

Kiel la nova dialoga platformo inter Ĉinio kaj Usono, la unua ĉina-usona strategia kaj ekonomika dialogo akiris abundajn fruktojn. La du flankoj faris profundan diskutadon pri problemoj sur la kampoj strategia, ekonomia kaj aliaj, kaj atingis plurajn komunajn konojn. Ĉina vicĉefministro Wang Qishan esprimis, ke Ĉinio kaj Usono atingis serion da komunaj konoj responde al la ekonomia krizo. Li diris:

"La du flankoj konscias, ke stimuli ekonomian kreskadon ankoraŭ estas la plej grava tasko por la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono, kiam la monda ekonomio iras el krizo al releviĝo. La du flankoj devas fortigi kunaranĝon pri politikoj de makroskopa ekonomio, stabiligi la financan merkaton, klopodi por akceli ekonomian rekreskadon kaj pliigi laborpostenojn; samtempe kun tio, aktive turni la ekonomian disvolvan manieron, energie akceli restrukturigon, fortigi kunlaborojn en kuraca kaj higiena reformado, konstruado de socia garantio kaj similaj, por akceli la ekonomian daŭrigeblan disvolviĝon."

La dialogo ankaŭ prezentis konkretajn rimedojn por la estonta ekonomia kunlaboro inter la du landoj.

Usona sekretario pri financo Timothy Geithner esprimis, ke ekzistas vasta spaco por la kunlaborado inter la ekonomioj ĉina kaj usona. Kaj plie, la ekonomiaj politikoj de la du landoj havas gravan influon unu al alia. Li diris:

"Ni opinias, ke sur la bazo de sukcesa kunlaboro inter la du landoj kontraŭ la financa krizo, ni povas ludi gvidan rolon kaj fari kontribuon al stabiligo de la monda financa merkato."

Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo esprimis, ke gravas la fruktoj de la dialogo, tamen des pli gravas la agoj por efektive antaŭenpuŝi la du-landajn rilatojn disvolviĝi sane. Li diris:

"Kompreneble ankoraŭ estas tre grava tasko, tio estas, turni dirojn al faroj. La ĉina flanko volontas kune kun la usona flanko senŝanceliĝe sin dediĉi al konstruado de la ĉiuflankaj kaj pozitivaj kunlaboraj rilatoj vizaĝantaj al la 21-a jarcento inter la du landoj. Por garantii sanan kaj longedaŭran disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, tre gravas la reciprokaj kompreno, respekto kaj subteno al alies kernaj interesoj, por feliĉigi la du landojn kaj du popolojn, feliĉigi la tutan mondon kaj ankaŭ niajn posteulojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto