Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Usono starigos partnerecon kontraŭ komunaj defioj

(GMT+08:00) 2009-11-17 19:09:28

La 17-an de novembro en Pekino ĉina kaj usona ŝtatestroj faris interparolon kaj kune akceptis raportistojn. Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Usono, publikigita post ilia interparolo, emfazas starigi kaj profundigi strategian interfidon, kaj diras, ke la du landoj klopodos por starigi pozitivajn, kunlaborajn kaj ampleksajn rilatojn en la 21-a jarcento, kaj prenos efektivajn agojn por firme starigi partenerecon kontraŭ komunaj defioj, kaj klopodos por akceli la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Tiutage en Pekino la interparolo inter ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Barack Obama altiris atenton de la tuta mondo. Intervidiĝante kun raportistoj post la interparolo, Hu Jintao pozitive taksis rezultojn de la interparolo. Li diris: "Mi faris tre bonan interparolon kun prezidento Barack Obama. Ni profunde interŝanĝis opiniojn pri kune atentataj gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj venis en akordon pri multaj temoj. La interparolo estas sincera, konstruiva kaj fruktodona."

Komunaj interkonsentoj de la du ŝtatestroj enkorpiĝis en la komuna deklaro, kiu eksplikas opiniojn de la du landoj pri la interrilatoj kaj traktado kontraŭ komunaj defioj.

Pri la dulandaj rilatoj, Hu Jintao diris, ke en novaj cirkonstancoj, Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn kaj disvolvan spacon en serio da problemoj koncerne al paco kaj disvolviĝado de la homaro.

"Mi kaj prezidento Barack Obama pozitive taksis disvolviĝon de la dulandaj rilatoj post ekfunkcio de la nova registaro de Usono, unuanime konsentis, el strategia alteco kaj fora angulo, fortigi dialogon, interfluon kaj kunlaboron, kune strebi por la dulandaj rilatoj pozitivaj, kunlaboraj kaj plenampleksaj en la 21-a jarcento, alpreni praktikajn agojn, stabile starigi kontraŭkrizan partnerecon, kaj klopodi por paco, stabileco kaj prospero de la mondo."

Kaj Barack Obama opinias, ke la dulandaj rilatoj estas neniam tiel gravaj kiel la hodiaŭaj.

"Grandaj defioj en la 21-a jarcento, ĉu pri klimata ŝanĝiĝo, ĉu pri nuklea disvastiĝo, ĉu pri ekonomia reprosperigo, koncernas niajn du landojn. Plie, tiuj defioj estas nesolveblaj por iu ajn lando per solflanka agado. Tio estas la kialo, ke Hu Jintao parolis pri starigo de dulandaj pozitive kunlaboraj kaj ampleksaj rilatoj."

Pro tio, la du flankoj konsentis fortigi interkonsiliĝon kaj kunlaboron sur la kampoj de politiko, kontraŭterorismo, ekonomio, komerco, spaco, higieno kaj kultura interfluo, alpreni rimedojn kontraŭ internacia financa krizo, protekti internacian nuklean neplivastigan sistemon kaj kune akceli 6-flankan interparolon pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo. La du flankoj ankaŭ faris konstruivan kaj efikodonan dialogon pri klimata ŝanĝiĝo, kune kun aliaj landoj klopodos por sukcesigi de kopenhagan konferencon en estontaj kelkaj semajnoj. Samtempe, la du flankoj konsentis laŭ sinteno konstruiva, kunlabora kaj reciproke utila aktive solvi disputon de duflankaj komerco kaj investo.

En gazetara konferenco, Barack Obama reasertis, ke Usono persistas en la politikon pri unu Ĉinio. Li diris:

"Usono respektas ĉinan suverenecon kaj teritorian integrecon. Ni refoje reasertas nian firmecon en la politiko pri unu Ĉinio."

Emfazante fortigon de kunlaboro inter la du landoj, gvidantoj de Ĉinio kaj Usono konis, ke pro malsamaj ŝtataj statoj, Ĉinio kaj Usono ne havas unuanimecajn opiniojn sur ĉiuj kampoj. Pri tio, Hu Jintao esprimis, ke la du flankoj devas respekti kaj zorgi pri kernaj interesoj kaj gravaj atentoj de la alia flanko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto