Vizitu Forumon

Yu Zhengsheng intervidiĝis kun Barack Obama

(GMT+08:00) 2009-11-17 19:13:36

La 16-an de novembro en Ŝanhajo, Yu Zhengsheng, sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo, intervidiĝis kun usona prezidento Barack Obama.

Yu Zhengsheng diris, ke li kredas, ke la vizito de prezidento Barack Obama certe servos al la plifortigo de dialogo, interŝanĝo kaj kunlaboro inter la du landoj, kaj fariĝos nova startpunkto de la disvolvo de la rilatoj inter la du landoj; Yu Zhengsheng esperas intensigi la kunlaboron kun Usono pri avangarda manufakturado, modernaj servoj kaj verda ekonomio. Li diris, ke Ŝanhajo forte sin preparas por la Monda Foiro, 2010, kaj la usona pavilono estas la plej grandioza el pavilonoj faritaj de partoprenantoj en la zono de Monda Foiro. Li esperas, ke la Monda Foiro en Ŝanhajo akcelos reciprokan komprenon inter la du landoj.

Barack Obama diris, ke atingoj de Ĉinio en la pasintaj pli ol 30 jaroj post ekpraktiko de la reformado kaj malfermo favoras ambaŭ landojn, kaj Ŝanhajo profunde impresas lin per sia rapida disvolviĝo. Li esperas plifortigi kunlaborojn inter Usono kaj Ŝanhajo pri financo, komerco kaj purecaj energioj kaj aktive antaŭenpuŝi interŝanĝojn inter amikaj urboj Ĉikago, San-Francisko kaj Ŝanhajo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto