Vizitu Forumon

Barack Obama dialogis kun ĉinaj junuloj

(GMT+08:00) 2009-11-17 19:14:49

Posttagmeze de la 16-a de novembro en Ŝanhajo, faranta viziton al Ĉinio usona prezidento Barack Obama faris preskaŭ unuhoran dialogon kun pli ol 500 ĉinaj junuloj kaj iuj retanoj. Barack Obama diris, ke la dialogo estas gaja, kaj li havas profundan impreson pri angla-lingva nivelo de ĉinaj junuloj, kiuj demandis lin ĉeloke.

Antaŭ la dialogo, Barack Obama faris simplan parolon. Li diris, ke nun Usono kaj Ĉinio havas pozitivajn kunlaborajn kaj ĉiuflankajn rilatojn kaj malfermis pordon al establo de la partneraj rilatoj inter la du landoj en nunaj gravaj tutglobaj problemoj. Li esprimis, ke se Usono kaj Ĉinio laŭ komunaj interesoj respektos unu la alian, atingoj povos esti gajnataj.

Invitite de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, nokte de la 15-a de novembro, usona prezidento Barack Obama atingis Ŝanhajon kaj komencis sian 4-tagan viziton al Ĉinio. Barack Obama unuafoje faras ŝtatan viziton al Ĉinio de post sia servado kiel usona prezidento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto