Vizitu Forumon

L. C. Zaleski-Zamenhof

(GMT+08:00) 2009-11-19 16:44:38

Kelkaj Personaj Rememoroj

Mi renkontis IVO LAPENNA nur dufoje dum mia vivo, tamen ambaŭ fojoj restis neforgeseble gravuritaj en mia memoro.

La unua renkonto okazis en la jaro 1937(!) en mia familia hejmo en Varsovio. Mi estis tiam dekdu-jara knabo; Ivo estis dudekok-jara juna homo. La diferenco de dekses jaroj inter ni estis tiam giganta: li estis, kompare al mi, pli ol dufoje pli aĝa; krome li ĉiujn impresis dank' al sia denaska(?) karismo. Tiujare la esperantistoj kongresis en la urbo festinte la kvindekan datreveno de la naskiĝo de la Lingvo Internacia. Lingvo kies celo estis krei "grandan rondan familion" de la tuta homaro, sed kiu tiutempe malsukcesadis konkordigi inter si eĉ la esperantistojn mem. Estis ja epoko kiam du paralelaj tutmondaj E-asocioj samtempe funkciis kaj la rilatoj reciprokaj ne estis tre amikaj inter la Internacia Esperanto-Ligo (IEL) en Rickmansworth kaj la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Ĝenevo. Tial mia Patro* ekhavis la ideon kunigi la gvidantojn de ambaŭ grupoj en la iama laborĉambro de doktoro ZAMENHOF, tiel esperinte atingi en tiu simbola loko ilian reunuiĝon, necesan por la bono de la movado. El ĉiuj personoj tiam invititaj mi memoras tri: Hans JACOB, la prezidanton de UEA, Cecil B. GOLDSMITH de IEL kaj Ivo. Almenaŭ mi ne plu precize memoras kian funkcion li havis kaj kiun de la du kampoj li reprezentis**, mi tamen memoras, laŭ la postkunsidaj komentoj de mia Patro apud la familia tablo, ke estis li, Ivo LAPENNA kiu ŝajnis ludi dum la intertrakto la plej pozitivan rolon. Bedaŭrinde tio ne sufiĉis: la kunvenintoj disiris sur siaj antaŭaj pozicioj, eble nur iomete moderigitaj. Multaj jaroj pasis kaj multaj eventoj okazis ĝis la esperantistoj denove reunuiĝis, kaj kiam Ivo LAPENNA estis ŝarĝita ludi la rolon de Ĝenerala Sekretario de la (unuiĝinta) Universala Esperanto-Asocio.

Estis do Ivo LAPENNA, la Ĝenerala Sekretario de UEA, kun kiu mi babilis dum mia dua kun li renkonto, dudektri jarojn post la unua. Tiu renkonto okazis dum la Brusela Kongreso en la jaro 1960. Ni estis tiam kvar, ĉar akompanataj de Carmen kaj de Birthe, la du plej ravaj knabinoj kaj plej fervoraj esperantistinoj. Dum unu horo ni konstruadis la mondon estontan, mondon de interkompreno, de toleremo kaj de frateco. Ni disiĝis amikoj por ĉiam...

Kvankam mi ne plu havis la okazon revidi Ivo, mi tamen sekvis, kun daŭre granda estimo, lian agadon en la rolo de Ĝenerala Sekretario kaj poste de Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio. Mi forte tamen bedaŭris, ke ne akceptinte la alternadon, li forlasis ĉiun funkcion, eĉ la membrecon de la Asocio kaj malkonsentis la honoran prezidantecon. Mi ankoraŭ plie bedaŭris ke la centjara datreveno de Esperanto estiĝis ankaŭ la jaro de Lia forpaso; tamen tiamaniere ne nur per la vivo sed ankaŭ per la morto Li restis por ĉiam ligita al la Internacia Lingvo kaj al la ideoj kiujn Li, per sia sindonema agado, helpis tra la mondo vehikli.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto