Vizitu Forumon

Osmo Buller, Ĝenerala Sekretario de CO de UEA

(GMT+08:00) 2009-11-23 18:01:05
POŜTMARKO PRI IVO LAPENNA

Por omaĝi la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Ivo Lapenna UEA mendis ĉe la poŝta kompanio TNT poŝtmarkon kun la portreto de sia eksprezidanto. La nova marko estas lanĉita en la naskiĝtago de Lapenna, la 5-an de novembro, kaj ĝia nominala valoro egalas al tiu de la enlanda afranko por letero ĝis 20-grama en Nederlando.

La poŝtmarko estas vendata en folioj kun 10 markoj, mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA. Unu folio kostas EUR 5,50 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla).

La eldonkvanto de la marko estas limigita kaj post la elĉerpiĝo ĝi ne estos represita. Sekve ĝi rapide fariĝos dezirata objekto ankaŭ ĉe ne-esperantistaj kolektantoj same kiel la poŝtmarkoj lanĉitaj en 2008 okaze de la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-jariĝo de UEA. Ĉi-jare aperos ankoraŭ dua poŝtmarko, kiu omaĝos la 150-an naskiĝdatrevenon de L.L. Zamenhof. Ĝi estos lanĉita en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de novembro, sed antaŭmendoj estas jam akceptataj. Ankaŭ la Zamenhof-marko aperos en 10-markaj folioj kaj ĝiaj vendokondiĉoj estos samaj kiel tiuj de la Lapenna-poŝtmarko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto