Vizitu Forumon

Kopenhaga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2009-12-07 18:31:02

De la 7-a ĝis la 18-a de decembro en Kopenhago okazas la 15-a konferenco de la subskribintoj de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj la 5-a konferenco de la subskribintoj de "Kiota Protokolo". Oni nomas ilin la kopenhaga konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo.

Tiu ĉi konferenco celas ellabori aranĝon por respondi al klimata ŝanĝiĝo en la dua promesostadio de 2012 ĝis 2020 post la unua promesostadio de "Kiota Protokolo" ĝis 2012. Laŭ la "Bali-Vojmapo" en la fino de 2007, la konferenco diskutas pri du kernaj enhavoj: unue, konstati ellasoreduktan celon de forceja gaso far evoluintaj landoj laŭ la dua promesostadio de "Kiota Protokolo"; due, intensigi ampleksan, efikan kaj kontinuigeblan plenumadon de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj fari konkretan aranĝon pri tio, ke laŭ preskribo de la konvencio evoluintaj landoj transigu mediamikan teknikon kaj liveru subtenon de monriemdo al evoluantaj landoj.

Konsidere al ĉiam pli grava problemo de la tutgloba klimata ŝanĝiĝo kaj al tio, ke post la financa krizo la mondo urĝe bezonas serĉi novan daŭrigeblan ekonomian kreskopunkon, diversaj landoj donas altan atenton al la konferenco. Antaŭ la konferenco la gastiganto faris inviton al ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj de 191 membrolandoj de UN, kiaj brita ĉefministro, brazila prezidento, usona prezidento, kaj ankaŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestas la konferencon.

Laŭ konigo, en la antaŭaj 6 tagoj de la konferenco ĉeestantoj faras diskuton pri projekto de koncerna interkonsento kaj formos komunan opinion, kaj poste, en la 15-a de decembro, ĝi estos prezentata al altranga politika interparolado por pluapaŝa diskutado. La alttajdo de la konferenco alvenos en la 18-a de decembro. Gvidantoj de almenaŭ 105 landoj atingos Kopenhagon kaj faros lastan penadon por alveni al oficiala konvencio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto