Vizitu Forumon

Konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo en Kopenhago

(GMT+08:00) 2009-12-08 18:18:54

La 7-an de decembro en la danlanda ĉefurbo Kopenhago inaŭguriĝis la 15-a konferenco de subskribintoj de "Frama konvencio de UN pri klimata ŝanĝiĝo" kaj la 5-a konferenco de subkribintoj de "Kiota protokolo".


Ĉefministro de Danlando, gastiganta lando de la konferenco, Lars Lokke Rasmussen diris en salutvortoj al la inaŭguro

Ĉefministro de Danlando, gastiganta lando de la konferenco, Lars Lokke Rasmussen diris en salutvortoj al la inaŭguro, ke la problemo de klimata varmiĝo pli kaj pli serioze influas diversajn landojn en la mondo. Esperindas, ke la ĉeestantoj portempe metos flanken diverĝon, ŝanĝos politikan deziron kiel potencan komunan agadon kaj atingos efikan, praktikeblan kaj ĝenerale akcepteblan mondan interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo.


plenuma sekretario de la Sekretariejo de la frama konvencio Yve de Boer (dekstra)

En gazetara konferenco post la inaŭguro, plenuma sekretario de la Sekretariejo de la frama konvencio Yve de Boer donis plenan konfirmon al Ĉinio kaj aliaj evolulandoj pro ilia eminenta kontribuo al ellasoredukto. Li diris, ke la energikonsuma celo ellaborita de Ĉinio kontribuos 25% de la klopodado por la celo redukti ellason de karbono kaj malrapidigi varmiĝon de la tuta terglobo. La agado kaj promeso de Ĉinio kaj aliaj evolulandoj estas "stimulo" al evoluintaj landoj.

Vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado Xie Zhenhua eksplikis ĉinan starpunkton en tiutaga gazetara konferenco. Li diris, ke la konferenco devas persisti en tio, ke evoluintaj landoj kaj evoluantaj landoj portas "komunan, sed distingan devon" rilate al ellasoredukto, la evoluintaj landoj devas liveri al evoluantaj landoj pliajn, sufiĉajn kaj abundajn kapitalon kaj teknikon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto