Vizitu Forumon

Malsukceso de kopenhaga konferenco serioze damaĝos tutmondan ekonomion

(GMT+08:00) 2009-12-09 17:20:37


Internacia Energia Agentejo Nobuo Tanaka

La 8-an de decembro en Parizo, plenuma ĝenerala direktoro de Internacia Energia Agentejo Nobuo Tanaka esprimis, ke se malsukcesos la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo okazanta en Kopenhago, tio kaŭzos perdon de 500 miliardoj da usonaj dolaroj al la tutmonda ekonomio ĉiujare.

En la gazetara konferenco, Nobuo Tanaka diris, ke kvankam estas malgranda la ebleco atingi novan interkonsenton en la kopenhaga konferenco, tamen la internacia socio devas fari fortan promeson pri ellasoredukto de forceja gaso, la Internacia Energia Agentejo estas plena de atendo pri tio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto