Vizitu Forumon

Malaltkarbona vivo iompostiome fariĝas nova moro de ĉinoj

(GMT+08:00) 2009-12-10 18:25:29

Kiam la disputo de reprezentantoj pri ellasoredukta celo ne estas finita en Kopenhago, ĉinoj jam komencis provi "malaltkarbonan vivon" kaj per reala agado respondi al la klimata ŝanĝiĝo de la tuta terglobo.

Nuntempe, pli kaj pli multaj ĉinoj komencas ŝanĝi la originajn vivomanierojn. Ili elektas kaj uzas energiŝparajn elektrajn aparatojn, akurate malŝaltas elektran fonton, malmulte uzas klimatizilon; por vojaĝo preferas piediri, bicikli aŭ veturi en publika trafikilo ol stiri privatan aŭton; en ĉiutaga vivo oni cirkule uzas akvon kaj malmulte unufojan manĝilaron; per interŝanĝo kaj aliaj manieroj traktas neuzatajn objektojn. Tia malaltkarbona vivomaniero nun furoras en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto