Vizitu Forumon

Ĉinio laŭeble plenumas promeson pri ellasoredukto

(GMT+08:00) 2009-12-16 11:03:18

Ĉinio proklamis sian celon de ellasoredukto: ĝis la jaro 2020 ellasokvanto de karbona dioksido por ĉiu unuo de enlanda malneta produktvaloro reduktiĝas je 40% - 45% surbaze de la jaro 2005. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio difinis ciferan celon por sia ellaso de karbona dioksido. Tio montris, ke Ĉinio alte atentas pri la problemo de klimata ŝanĝiĝo, kaj ke Ĉinio ludas ekzemplan rolon por igi la kopenhagan konferencon akiri esencan atingon. Samtempe, tiu ĉi celo elmetiĝis laŭ ĉina baza stato, kaj por atingi la promeson necesas granda klopodado.

En la lastaj jardekoj evidente varmiĝis la tutglobo. Influate de la varmiĝo, oftege okazas sekegeco, varmego, ŝtormneĝo kaj aliaj ekstremaj veteroj kaj serioziĝas la ekzistaj kondiĉoj de la homaro. "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" estas la unuaj leĝaj dokumentoj ellaboritaj de la internacia socio por reagi al klimata ŝanĝiĝo. Tiu ĉi kopenhaga konferenco, ja surbaze de la ellasoredukta celo preskribita en "Kiota Protokolo", diskutos pri projekto de ellaso de forceja gaso de 2012 – 2020 kaj laŭeble atingos internacian konvencion kun sinlimigo. Pro tio la kopenhaga konferenco estas ankaŭ nomata la posta agado de "Kiota Protokolo".

Konsiderante historiecon kaj kompleksecon de la problemo de klimata ŝanĝiĝo, "Kiota Protokolo" difinis la principon de "komuna sed distinga devo", tio estas, ke la evoluintaj landoj alportu ĉefan devon en reduktado de ellaso de forceja gaso kaj ellaboru konkretan ellasoreduktan celon; dum la evoluantaj landoj alportu sian devon pri ellasoredukto laŭvolonte, sed ne sindevige ellaborante ellasoreduktan celon.

Kiel plej granda evoluanta lando Ĉinio alfrontas gigantan taskon por kreskigi ekonomion kaj plibonigi popolvivon. Pro tio, responde al la problemo de klimata ŝanĝiĝo Ĉinio altigas uzadan efikon de energio kaj reduktas energikonsumadon ĉefe per nova tekniko. Tio estas evoluiga strategio ellaborita laŭ la stato de Ĉinio.

Fakte, en la lastaj 30 jaroj Ĉinio ĉiam pli reĝustigis industriojn kaj energistrukturon, eliminis postiĝintan produktan forton, disvolvis regenereblan energion, alprenis fortajn politikon, rimedojn kaj agadon, aktive reagis al klimata ŝanĝiĝo. Laŭ statistiko, ĝis la antaŭa duonjaro ĉina energikonsumo por unuo de enlanda malneta produktvaloro reduktiĝis jam je 13% surbaze de la jaro 2005, kaj la proporcio de ĉina regenerebla energio el la suma kvanto de unufoja energikonsumo reduktiĝis de 7,5% en la jaro 2005 ĝis 9% en la jaro 2008. Krom tio, Ĉinio estas lando kun la plej granda areo de artefarita forsto en la mondo. Eĉ en la serioza financa krizo, la decidemo de Ĉinio neniam ŝanceliĝas en la respondo al klimata ŝanĝiĝo. El la ekonomia stimula plano kun 4 000 miliardoj da juanoj, 210 miliardoj da juanoj ja rekte investis sin al konstruado de medio kaj ekologia protektado.

Klimata ŝanĝiĝo estas kaj media problemo kaj evolua problemo. Laŭ la preskribo de "Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo", la evoluintaj landoj havas devon liveri monrimedon kaj teknikon al la evoluantaj landoj kaj helpi ilin en disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de popolvivo. Iuj evoluintaj landoj postulas al Ĉinio, Brazilo, Hindio kaj aliaj evoluantaj landoj alporti nepran devon de ellasoredukto, tio estas kontraŭ la principo de "komuna sed distinga devo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto