Vizitu Forumon

Ĉinio laŭkapable faros kontribuon al protektado de tutgloba klimato

(GMT+08:00) 2009-12-16 11:21:21

Lastatempe, la ĉina registaro deklaris redukti en 2020 ellasan kvanton de karbona dioksido je 40% ĝis 45% pli ol tiun en 2005. La 26-an de novembro en gazetara konferenco en Pekino, vicestro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Xie Zhenhua esprimis, ke la ĉina decidemo estas senŝanceliĝa, kaj Ĉinio ellaboros respondajn enlandajn metodojn pri statistiko, monitorado kaj ekzameno por realigi la celon kaj senĉese faros kontribuon al realigo de kontinuigebla disvolvo kaj protektado de tutgloba klimato. Karaj aŭskultantoj! Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La 25-an de novembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis konstantan kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro. Li montris, ke en 2020 ellasa kvanto de karbona dioksido malpliiĝos je 40% ĝis 45% kompare kun tiu en 2005 kaj per forta disvolvo de regeneraj energioj, aktiva akcelo de agoj, kiel konstruado de nuklea elektro, Ĉinio altigos proporcion de nefosiliaj energioj en unufoja energikonsumo je preskaŭ 15%, samtempe per plantado pliigos areon de arbaro je 40 milionoj da hektaroj ol en 2005.

Xie Zhenhua esprimis, ke kiel evoluanta lando, Ĉinio alfrontas multajn malfacilojn, ĉar Ĉinio havas grandan loĝantaron kaj malaltan nivelon de ekonomia disvolvo, sed Ĉinio ankoraŭ elmetis la celon, tio sufiĉe montras la pozitivan kaj respondecan sintenon de la ĉina registaro en traktado de klimata ŝanĝiĝo. Li diris:

"Kvankam necesas penega kaj granda klopodado por realigi la menciitajn celojn, precipe realigi la celon pri redukto de ellasa kvanto de karbona dioksido, tamen la ĉina decidemo estas senŝanceliĝa, ni laŭkapable efektivigos respondajn politikojn, alprenos rimedojn kaj faros praktikajn agojn, per senĉese doni kontribuon al realigo de kontinuigebla disvolvo kaj protektado de tutgloba klimato."

Ankaŭ ĉina vicministro pri eksteraj aferoj He Yafei esprimis, ke Ĉinio kiel eble plej forte akcelos pozitivajn fruktojn, gajnitajn de kopenhaga konferenco, ankaŭ projekto, publikigita de Ĉinio, enkorpigis la altgradan respondecan sintenon al la estonteco de la homaro. Li emfazis, ke laŭ la principo pri "komuna sed distinga respondeco", difinita de Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, evoluintaj kaj evoluantaj landoj troviĝas en malsamaj disvolvaj periodoj, ankaŭ historiaj devoj estas malsamaj, tial la agmaniero, kiel egaligi kaj kompari evoluantajn kaj evoluintajn landojn en la klimata ŝanĝiĝo, estas netaŭga. Li diris:

"Klimata ŝanĝiĝo ne nur tuŝas median protektadon, sed ankaŭ estas disvolva problemo. La internacia socio devas sufiĉe atenti racian kaj urĝan postulon de evoluantaj landoj en traktado de klimata ŝanĝiĝo, helpi al ili marŝi pli rapide kaj pli stabile sur la vojo de kontinuigebla disvolvo. Ni devas ne egaligi kaj kompari evoluintajn kaj evoluantajn landojn en la klimata ŝanĝigo. Por evoluintaj landoj, necesas deviga normo pri redukto de ellasa kvanto de forceja gaso, por evoluantaj landoj, estas sendependa ago pri la redukto, tio estas netaŭga, ke oni konfuzas ilin kaj faras komparon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto