Vizitu Forumon

Ĉinio plenforte akcelos, ke Kopenhaga Klimata Konferenco akiru pozitivajn fruktojn

(GMT+08:00) 2009-12-16 11:21:48

Restas nur malpli ol du semajnoj antaŭ Kopenhaga Klimata Konferenco, sed landoj evoluintaj kaj evoluantaj ankoraŭ havas grandajn diverĝojn en ŝlosilaj problemoj. La 25-an de novembro en Pekino, Yu Qingtai, ĉina speciala delegito pri klimata intertraktado, akcentis, ke plenumado de propraj respondecoj de landoj evoluintaj kaj evoluantaj ŝlosilas por sukcesigi Kopenhagan Klimatan Konferencon, kaj ke Ĉinio plenforte strebos havigi al la konferenco pozitivajn fruktojn.

Kopenhaga Klimata Konferenco inaŭguriĝos en la 7-a de decembro kaj tiutempe delegitoj de proksimume 200 landoj amasiĝos en Kopenhago kaj pridiskutos eble atingotan tutmondan interkonsenton pri redukto de ellaso de forceja gaso por anstataŭigi "Kiotan Protokolon" eksvalidiĝontan en la jaro 2012.

Kvankam restas nur malpli ol du semajnoj antaŭ la konferenco, tamen diversaj landoj ankoraŭ havas grandajn diverĝojn en ŝlosilaj problemoj. Pri tio, Yu Qingtai opinias, ke la kaŭzo de nenia progreso de la nuna intertraktado kuŝas en tio, ke evoluintaj landoj ne elmontras sufiĉan sincerecon, tial li esperas, ke evoluintaj landoj turnos politikojn kaj promesojn en agojn. Krome, li diris, ke problemo de klimata ŝanĝiĝo estas reala kaj grava defio antaŭ la homaro, kaj ke solvo ŝlosile dependas de surporto de propraj respondecoj de landoj evoluintaj kaj evoluantaj.

"Ĉinio havas nur tre simplan postulon, ke ĉiuj landoj praktike surportu endajn devojn kaj alprenu endajn agojn. Nome, laŭ komunaj sed distingeblaj respondecoj kaj aliaj reguloj de 'Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo', kontentiga plenumado de propraj devoj kaj agoj de ĉiuj landoj sukcesigos la Kopenhagan Klimatan Konferencon."

Li diris ankaŭ, ke ĉiuj landoj devas persisti en "Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo" kaj "Kiota Protokolo" kaj en komunaj sed distingeblaj respondecoj, kaj aktive plenumi "Bali-an Vojmapon". Laŭ lia opinio, jenaj tri aferoj estas gravaj por sukcesigi la Kopenhagan Klimatan Konferencon.

"Unue, difini kvoton de redukto de forcejgasa ellaso de evoluintaj landoj en la dua promesperiodo de 'Kiota Protokolo", garantii, ke evoluintaj landoj, kiuj ankoraŭ ne aprobis 'Kiotan Protokolon', faru kompareblan redukton de ellaso; sekve, formi efikan mekanismon por ke evoluintaj landoj praktikeme liveru al evoluantaj landoj kapitalon, teknikan transigon kaj subtenon de kapablo-konstruado; fine, evoluantaj landoj alprenu taŭgajn agojn konformantajn al redukto de ellaso kadre de daŭrigebla disvolviĝo kaj laŭ ŝtataj cirkonstancoj post kiam ili ricevos el evoluintaj landoj teknikan transigon, kapitalon kaj subtenon de kapablo-konstruado."

Yu Qingtai konigis, ke vizaĝe al serioziĝanta tutmonda problemo de klimata ŝanĝiĝo, la ĉina registaro alprenis kaj alprenas fortajn rimedojn kaj agojn, kaj ke Ĉinio, kiel respondecema lando, partoprenos en tiurilata intertraktado kun aktiva kaj konstruiva sinteno kaj volas kune kun la internacia socio ludi aktivan kaj konstruivan rolon por sukcesigi la Kopenhagan Klimatan Konferencon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto