Vizitu Forumon

Guo Yuxiang

(GMT+08:00) 2010-01-15 18:38:59

Posttagmeze de la 12-a de januaro en Haitio okazis tertremo de 7,3 gradoj. La tertremo portis al la lando grandan perdon. Guo Yuxiang, speciala raportisto sendita de Ĉina Radio Internacia al Haitio, travivis tiun ĉi katastrofon kaj sendis al la ĉefstabejo de ĈRI grandan kvanton da ekskluzivaj raportoj.

En la 11-a de januaro, invitite de la 8-a ĉina pacprotekta polictaĉmento en Haitio, Guo Yuxiang venis al Portoprinco, por raporti pri ordenado de UN al la ĉina taĉmento en la 13-an de januaro. Kiam okazis la tertremo, li estis la sola ĉina raportisto en Haitio. Venkinte multajn malfacilojn de telekomuniko, li tuj sendis al la ĉefstabejo de ĈRI grandan kvanton da plastikaj raportoj, kiuj estis vaste cititaj de multaj amaskomunikiloj.

En la jaro 2006, Guo Yuxiang aliĝis al la Hispana Sekcio de ĈRI, diplomiĝinte el la Ĉefurba Normala Universitato. Junie de la jaro 2009 li estis sendita de ĈRI al Meksikio kiel korespondanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto