Vizitu Forumon

Probable pli ol 100 mil homoj mortis pro tertremo en Haitio

(GMT+08:00) 2010-01-15 19:04:17

La 13-an de januaro, haitia prezidento Jean Max Bellerive esprimis, ke la 12-an de januaro laŭ la loka tempo en Haitio okazis fortega tertremo kun 7,3 gradoj, kaj en tio probable pli ol 100 mil homoj mortis.

Tiutage, intervjuate de usona amaskomunikilo, Bellerive diris, ke nun oni ne povas precize nombri, kiom da homoj mortis kaj kiom da konstruaĵoj falis en la tertremo. Sed li taksis, ke se enkalkuli tiujn, kiuj ne siatempe eskapis el falintaj konstruaĵoj, mortintoj probable superis 100 mil.

Laŭ alia raporto, la 13-an de januaro en la ĉefstabejo de UN, Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, diris al raportistoj, ke ĝis nun mortis 16 laborantoj de UN en la tertremo, inter kiuj estas 11 brazilaj soldatoj, 1 argentina pacoprotektisto, 3 jordaniaj policanoj kaj 1 ĉadlanda oficiro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto