Vizitu Forumon

Parko de la Monda Ekspozicio—Verda Faldventumilo en Nova Pudong

(GMT+08:00) 2010-02-02 17:05:25

Se Pekino de Ĉinio estis monda brilo en 2008, do Ŝanhajo de Ĉinio estos tergloba fakuso en 2010. En konstruejo de la mondekspozicia ĝardeno jam verdas da oazo, atendanta la alvenojn de vizitantoj.

Karaj amikoj, la ĉina tradicia faldventumilo estas metiartaĵo monde fama. Imagu, klera sinjoro milde svingas ventumilon kun bela desegno, tio estas sceno foje videbla en teatrejo. Malofte oni ligas faldventumilon kun parko. Se mi metaforas parkon kiel faldventumilon, ĉu ne estas neimageble? Hodiaǔ mi kondukas vin en la "faldventumilon", malkaŝos ĝian misteron.

La parko de la Monda Ekspozicio forme faldventumila estas kerna vidaĵo ĉe la bordo de Huangpu-rivero. Ĝi aspektas kiel grandega verda ventumilo, disvolviĝanta el la rivera surfaco, kaj gracie malfermiĝanta en zefiro. Sub la eleganta ventumil-framo aperas dimensia pentrorulaĵo. Sinjoro Yu Zhiyuan, ĉefdirektoro de la ĉina flanko, pripentras la belan pejzaĝon al ni. Intervjuate pri sia inspiro de la desegno, li konigis:

"Ni multe konsideris el la teknika flanko. Ĉar la parko situas ĉe la rivero. Dum la ekspono de la Monda Ekspozicio, Ŝanhajo estos en varmaj tagoj. Teknike ni esperas, ke estos ventolaj koridoroj, kiuj aerumiĝas inter la rivero kaj la urbo, ja ni imagis, ke ĝi similas al faldventumilo kondukanta venton kaj mallevanta varmecon, bonŝance la ejo ja estas sektora delto. Tial venis la temo konforma al la situo".

Tradicia faldventumilo konsistas el du partoj: ventumila papero kaj ventumila framo. Se la tuta parko de la monda ekspozicio estas la papero de la ventumilo, do la vicoj da grandegaj arboj sendube funkcias kiel la framo. En la parko de la monda ekspozicio, vi povas vidi 3 700 altajn arbojn respektive apartenajn al pli ol 50 specoj. Por bone elekti la 3 700 arbojn, la konstrua grupo jam frue antaǔ kelkaj jaroj fondis la bazon konservi la arbidojn por la Monda Ekspozicio. Do la 3 700 arboj estis zorgeme elektitaj el la arbidejo.

En la parko de la Monda Ekspozicio, kun la rivera zefiro, vi sentas vin pli friska ol en la ĝardeno. Fakte malvarmigas ne nur la 3 700 arboj, sed, laǔ la konigo de sinjoro Yu Zhiyuan, ankaǔ efikas ĉirialte la aparta vojo en la parko. Oni fabrikas la poran surfacon de la vojo. Tia materialo estas malmulte kosta kaj bone ensorba, favora al bona mikrocirkulado sur kaj sub la tero. Cetere, en la parko estas ŝpruca sistemo, kiu ankaǔ malvarmigas somere.

La teknikoj de ŝpruca sistemo kaj la riĉfonte ekologia pora vojo estas nur du el la 7 novaj ekologiaj teknikoj en konstruado de la parko. Parolante pri la novaj teknikoj, plej menciinda estas la sistemo por purigi la naturan akvon en Houtan-parko. Sinjoro Yu diris:

"Ja pro tio, ke la parko havas la bonan kondiĉon: oni prenas akvon rekte el la rivero kaj poste ekologie purigas la akvon per plantaĵoj. La purigita akvo estu konsumata akvo en la parko por akvumi arbojn kaj herbejon aǔ lavi la vojon. Tiel ni ŝparas la monon por la urba akvoliverado."

Kial la Houtan-parko povas efiki kiel "Purigilo de la riverakvo?" sinjoro Sun Xu, oficisto de fako pri verdaj parkoj sub Ŝanhaja Mondekspozicia Buroo, diris, ke tion ili ŝuldas al la natura humida tero en Houtan-parko ĉe la rivero. Nun, la humida tero tujnajbare al la parko de la Monda Ekspozicio jam estas pligrandigita kiel granda humidtera parko de 14 hektaroj kaj estos unika humidtera ekologia sistemo en la urbo Ŝanhajo. En la parko oni povas vidi iujn agrikulturaĵojn kiaj kolzo, maizo, rizo, sunfloro kaj zizanio, malofte videblaj en urbo.

Apud la natura pejzaĝo, vi povas en la parko vidi apartan lignan ponton—aeran arkponton. Ĝi ne nur estas aparta en figuro, sed ankaǔ vidigas tra diversformaj fenestroj la distingajn vidaĵojn en malsamaj anguloj kaj vidkampoj. Se vi estas fotoamatoro, ne preterlasu la karakterizan "aeran arkponton"

En la ĝardeno de Monda Ekspozicio kuniĝas konstruaj verkoj de diversaj landoj. Elirinte el la emociiga ĝardeno, vi ripozas momente sub arbombro kaj aprecas la multpozajn arbojn aǔ rigardas ŝipojn en la rivero, tio estos agrabla afero. Tamen antaǔ tri jaroj, tie estis okupitaj fabrikoj kaj ŝtopita haveno. La antaǔaj fabrikoj kun kompleksaj vorkoj multe konsumantaj la energion jam translokiĝis por la anstataǔigo de la urbaj funkcioj… Tio ja enkorpigas la temon de la Monda Ekspozicio "Urbo, plibonigu la vivon". Interese estas, ke tie videblas ankoraǔ iuj industriaj signoj postlasitaj de la historio. Vicdirektoro de ŝanhaja ĝardeniga kompanio sinjoro Yuan Chao diris:

"Se vi detale serĉos, vi trovos ne malmultajn signojn: iuj turgruoj kaj konstruaĵoj de antaǔaj fabrikoj estas riparitaj kaj rezervitaj. Ankaǔ iuj malgrandaj objektoj, ekzemple, la miniaturaj vidaĵoj en la parko kiaj palisoj ligitaj per kabloj, rustiĝaj ŝtaltabulaj artaĵoj inkluzive de iuj skulptaĵoj en la parkoj. Ili originale estis malnovaj instalaĵoj, maŝinaj elementoj kaj pecoj."

Inter la industriaj postlasitaĵoj, plej okulfrapaj estas paro da altegaj turgruoj starantaj ĉe Huangpu-rivero, apud la Lupu-ponto liganta ambaǔbordojn orientan kaj okcidentan de la rivero. Proksimiĝante vi eltrovas, ke meze de la du turgruoj estas grandega ŝtala platformo, sur kiu establiĝis amuziloj kaj funkcias restoracio. Post la malfermo de la parko, oni povas kaj gustumi la ĉinajn pladojn kaj panorami la riveron. Se vi opinias, ke tiu loko estas ne sufiĉe alta, vi povas supren aliri la Lupu-ponto kaj birdrigardi la ĝardenon de la Monda Ekspozicio. Tiam la la verda faldventumilo de la parko de la Monda Ekspozicio plene disvolviĝas en la okuloj.

La parko de la Monda Ekspozicio finplenumiĝs en novembro post trijara konstruado kaj prove funkcios en aprilo venontjare; tie kondensiĝas la animspirito de la desegnistaro. La antaǔa dezerta tero fariĝas jam verdejo kun birdĉirpoj kaj floro-aromoj

"Ni elsentas, evidente, ke post la konstruado, tuj alflugas diversaj papilioj kaj alkuras sciuroj. Nature la birdoj aldancas kaj testudoj lantas.Tre interese! Ĉar ni ĉiam restas en la parko, ni jam tuŝas la vivon en la parko. Post dek jaroj tie ĉio certe verde vigliĝos."

Karaj amikoj, se vi vizitos Ŝanhajon kaj la Mondan Ekspozicion, vi do nepre promenos en ĝia parko. Se vi vizitos Ŝanhajon ne dum la Monda Ekspozicio, restos nenia bedaǔro, ĉar, tie, post la Monda Ekspozicio, estos malferma al la publiko, kiel plej granda verda parko de Ŝanhajo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto