Vizitu Forumon

Oni plenforte serĉas perditajn homojn kaj aranĝas suferantojn

(GMT+08:00) 2010-04-18 08:17:51

Ĝis la 7-a horo kaj 49 minutoj de la 17-a de aprilo, jam pasis 3 tagoj post okazo de la 7,1-grada tertremo en Yushu, gubernio de Qinghai-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Kvankam jam pasis 72 horoj, kiuj estas nomataj kiel "ora tempo por fari savadon", tamen koncernaj flankoj ankoraŭ plenforte serĉas homojn, prematajn en la ruino, kuracas kaj translokigas vunditojn kaj bone aranĝas suferantojn.  

Ĝis la 17-a horo de la 16-a de aprilo, 1 144 homoj mortis en la tertremo en Yushu, 417 homoj perdiĝis, 11 744 vundiĝis. Laŭ komuna enketado de specialistoj pri tertremo, la loko trafita de la tertremo atingis pli ol 20 000 kvadratajn kilometrojn kaj pli ol 4 000 kvadrataj kilometroj da lokoj estis severe detruitaj de la tertremo.

La 17-an de aprilo, speciale sendita raportisto de Ĉina Radio Internacia Ren Jie rimarkis en la severe detruita loko, ke savistoj penege faris savadon en ruino.

"Nun mi estas en iu savpunkto de Shengli-strato de la centro de Jiegu-urbeto de gubernio Yushu, kaj videblas iu evidente detruita konstruaĵo. Ĉina internacia savtrupo ricevis signalon de savasocio de pekinaj volontuloj, ke hieraŭ vespere, post ilia kriado, oni aŭdis malfortan eĥon ĉi-tie sub la ruino. Laŭ konigo de vidintoj, eble 3 homoj estas sub la ruino, du viroj kaj unu virino. Ĉar la konstruaĵo estis severe detruita, oni difinis du planojn por savi ilin. Nuntempe savistoj jam iris sub la ruinon kun instalaĵoj, tamen ĝis nun ili ankoraŭ ne trovis vivantajn signalojn laŭ la instalaĵo."

Ĝis kiam nia raportisto publikigis tiun ĉi raporton, Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj trupoj de armita polico jam sendis 12 000 soldatojn kaj policanojn al la trafitaj lokoj por fari savadon, savis 1 253 premitajn homojn, kuracis 3 831 vunditojn. Fajrobrigado sume sendis pli ol 1 000 soldatojn en 20 grupoj por fari savadon. Unu el la grupoj jam iris al la centro de la ĉi-foja tretremo por savi homojn tieajn. Hieraŭ ĉina Ministerio pri Publika Sekureco faris ordonon pri grandskala vivsavado, alvokis ĉiujn soldatojn kaj policanojn, kiuj partoprenas en la savado, kiel eble plej pene savi homoj en plagitaj lokoj.

Samtempe, kuracado al vunditoj ankoraŭ streĉe daŭras. Ĝis la 17-a horo de la 16-a de aprilo, 30 kuracaj trupoj, konsistantaj el 5 880 homoj, faris kuracadon en la trafitaj lokoj. Por malstreĉigi la malbonan influon de altebenaĵa klimato, specialistoj pri altebenaĵaj malsanoj jam iris al la trafitaj lokoj.

Pro limigiteco de lokaj kuracaj kondiĉoj, departementoj de ĉinaj ŝoseo, forvojo kaj aviado ĝustatempe translokigis severe vunditajn homojn per ambulancoj, specialaj trajnoj kaj aviadiloj al najbaraj urboj kaj provincoj por doni kuracadon. Yushu Flughaveno, kiu respondecas pri translokigo de vunditoj, havas altitudon de 3 900 metroj, nur posedas 3 haltejojn de aviadiloj kaj antaŭe ĝi nur akceptis unu aviadilon po du tagoj. Tamen de la 14-a de aprilo, post okazo de la tertremo, ĝis la 20-a horo de la 16-a de aprilo, la kvanto de ekflugaj kaj surteriĝaj aviadiloj atingis cent-fojojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto