Vizitu Forumon

La ĉina popolo unuanime batalas kontraŭ tertremo

(GMT+08:00) 2010-04-18 16:52:03

 Matene de la 14-a de aprilo okazis tertremo de 7,1 gradoj en la gubernio Yushu de la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. La ĉina registaro tuj komencis urĝan reagon de la unua grado kaj mobilizis pli ol 15 000 diversfakajn savantojn al okazejo de la tertremo. Ĝis la 17-a de aprilo oni jam savis el faligitaj konstruaĵoj 6 870 homojn, kaj 6 110 el ili reviviĝis. Nun la savado intense iras plu.

Posttagmeze de la 17-a de aprilo, la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por ĉiuflanke aranĝi laborojn kontraŭ la tertremo. Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato, prezidis la kunvenon.

La kunveno emfazis, ke oni devas plenforte serĉi kaj savi popolanojn el faligitaj konstruaĵoj kaj sukuri la vunditojn per maksimuma peno; krome oni devas konvene loĝigi la suferintojn per ĉiu ebla rimedo, plifortigi la transporton de materialoj necesaj al lokaj popolanoj, kaj efektive garantii la provizadon de kuracaj materialoj kaj la vivtenon de popolanoj.

Frumatene de la 18-a de aprilo Hu Jintao aviadile veturis al Yushu, trafita de tertremo, por saluti lokajn oficistojn kaj popolanojn kaj gvidi la batalon kontraŭ la katastrofo.

Oficisto el Ministro pri Civilaj Aferoj Zou Ming diris en gazetara konferenco, ke la Ministerio pri Civilaj Aferoj konsideras la kutimon de lokaj naciminoritatoj, asignante nutraĵojn kaj necesaĵojn al la suferintoj. Li emfazis, ke la distribuo kaj uzo de la helpmaterialoj kaj monoferoj estu sub strikta kontrolo. Ĝis posttagmezo de la 17-a de aprilo diversaj lokoj de la tuta lando oferis entute 225 milionojn da juanoj por la savado.

Tiutage la taiwan-a Ruĝa Kruco sendis kuractaĉmenton konsistantan el 20 membroj al Qinghai por helpi suferintojn de la tertremo.

Laboroj de la ĉina registaro kontraŭ la katastrofo ricevis pozitivan pritakson de fremdlandaj amaskomunikiloj. Lianhe Zaobao, la plej prestiĝa ĉinlingva ĵurnalo en Singapuro, raportis, ke ĉinaj gvidantoj Hu Jintao kaj Wen Jiabao postulis plenforte efektivigi laborojn kontraŭ la katastrofo. La ĉina Ŝtata Konsilantaro establis ĝeneralan komandejon de la batalo kontraŭ la tertremo kaj urĝe asignis el la centra fisko 200 milionojn da juanoj por la savado.

La indonezia anglalingva ĵurnalo Ĝakarta Poŝto publikigis en okulfrapa loko detalan raporton pri la solidareco de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo en la batalo kontraŭ la katastrofo. La raporto menciis, ke ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao respektive prokrastis vizitojn al latin-amerikaj kaj sudorient-aziaj landoj kaj persone iris al okazejo de la tertremo por gvidi la savadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto