Vizitu Forumon

Hu Jintao atingis la katastrofejon por gvidi kontraŭtertreman savadon

(GMT+08:00) 2010-04-20 09:40:20

Matene de la 18-a de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao flugis al la tertrema katastrofejo Yushu de la provinco Qinghai por konsoli katastrofejajn oficistojn kaj popolamason kaj ĉeloke gvidi kontraŭtertreman savadon.

Kiam okazis la tertremo de 7,1 gradoj en la gubernio Yushu de Yushu-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Qinghai, Hu Jintao estis ĉeestanta la pintkonferencon pri nuklea sekureco en Vaŝingtono. Ĉeestinte al la dua oficiala renkontiĝo de gvidantoj de Brazilo, Hindio, Rusio kaj Ĉinio en Brazilo kaj farinte la viziton al Brazilo, posttagmeze de la 17-a de aprilo Hu Jintao antaŭtempe revenis al Ĉinio. Frumatene de la 18-a ĉi-monate Hu Jintao flugis de Pekino kaj pli ol 3 horojn poste atingis la flughavenon Batang en Yushu, altan je preskaŭ 4 000 metroj super la marnivelo. Tuj poste li veturis al la vilaĝo Zaxi Datong de la urbeto Jiegu, terure detruita en la tertremo, por saluti la popolamason trafitan de la tertremo. Sur la tertrema ruino Hu Jintao premis la manon de tibeta vilaĝano trafita de la katastrofo, dirante:

"Ni faros plejeblan klopodon por savi homojn enfermitajn. Eĉ se ekzistas nur unuprocento de espero, ni faros centprocentan klopodon por savi vivojn."

La vilaĝo Zaxi Datong origine havis pli ol 600 vilaĝanojn, sed en tiu ĉi tertremo 120 homoj viktimis, 72 perdiĝis kaj pli ol 100 vundiĝis. Hu Jintao venis en vatitan tendon provizore aranĝitan kaj pridemandis la nunan vivadon de trafita popolamaso. Tibeta vilaĝano diris al Hu Jintao, ke nun ne ekzistas problemo pri manĝado kaj vestado, sed por li estas maltrankvilige nur pri estonta loĝdomo kaj lernejovizito de infanoj. Aŭdinte tion, Hu Jintao konsolis lin:

"Pri la du aferoj ĵus de vi diritaj mi povas certigi al vi, ke unue, la partio kaj registaro helpos la popolamason konstrui pli belan hejmlokon; due, por la infanoj la registaro kiel eble plej frue refunkciigos lernejojn."

Forlasinte la vilaĝon Zaxi Datong, Hu Jintao rapidis al la stadiono de la subprovinco Yushu, kie estas sukurejoj por vunditoj. Hu Jintao eniris en sukuran tendon por rigardi kuracatajn vunditojn kaj malsanulojn. Vidinte, ke tibeta knabino el mezlernejo ploras triste, Hu Jintao konsolis ŝin:

"Mi scias, ke vi estas bona knabino, ankaŭ kuraĝa kaj lernema, vi havos tre luman estontecon. Estu firmavola, precipe en la nuna situacio; estu kun fido, kaj bone agu kun kuracistoj. Mi memoros vin."

Post tio Hu Jintao rapidis al la pororfa lernejo por rigardi infanojn havantajn kurson en klasoĉambro el tabuloj. Tie ĉi Hu Jintao diris al la infanoj, ke certe ili havos pli belan kaj novan lernejon. Li ankaŭ prenis kreton kaj skribis sur la nigra tabulo kelkajn grandajn ideogramojn: "Novan lernejon, ni havos! Novan hejmlokon, ni havos!" kaj la infanoj sekvis lin voĉlegi:

"Novan lernejon, ni havos! Novan hejmlokon, ni havos!"

Fininte tiutagan inspekton, Hu Jintao prezidis kunvenon en la kontraŭtertrema komandejo, kiu estas lokita en tendo, por aŭskulti raporton pri la nuna laboro kontraŭtertrema kaj savada.

Ĝis la 10-a horo en la 18-a ĉi-monate, en la tertremo de Yushu mortis 1 706 homoj, perdiĝis 256, kaj vundiĝis pli ol 12 000. Ĝis la 17-a, diversspecaj savistoj kolektiĝintaj en la katastrofejo nombriĝis jam pli ol 15 000, kaj eltrovitaj kaj elsavitaj homoj --- 17 000.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto