Vizitu Forumon

Urĝa mekanismo de Ĉinio plie maturiĝis

(GMT+08:00) 2010-04-20 18:05:15

Je la 7-a horo kaj 49 minutoj matene de la 14-a de aprilo okazis tertremo de 7,1 gradoj en la gubernio Yushu de la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. En la sekvantaj 72 horoj, la ĉina registaro tuj komencis urĝan reagon de la unua grado kaj mobilizis pli ol 15 000 diversfakajn savantojn kaj savis pli ol 17 000 homojn. La trafitaj popolanoj loĝas en tendoj kaj havas sufiĉan manĝaĵon kaj puran akvon. Malsanuloj estas kuracataj. Nun la savado orde iras plu. Progreso de la savado enkorpigas maturiĝon de la urĝa mekanismo de Ĉinio.

Antaŭ du jaroj kiam okazis la fortega tertremo en Wenchuan de Sichuan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, la rapida reago de Ĉinio akiris ĝeneralan aprobon de la ekstera mondo. Ĉifoje la mondo vidis pli "rapidan" Ĉinion. Post 20 minutoj de la tertremo en Yushu, Ĉina Sismologia Buroo raportis la katastrofan staton al la Ŝtata Konsilantaro kaj la lasta rapide establis ĝeneralan komandejon pri savado el katastrofo kaj meztage de la sama tago sendis respondeculojn al plagita regiono por gvidi laboron. Samtempe la Ministerio pri Civilaj Aferoj, Ministerio pri Sano, Ministerio pri Trafiko kaj Transporto, Ministerio pri Fervojo kaj koncernaj departementoj sinsekve starigis urĝan reagan mekanismon kaj rapide faris ĉi-rilatan aranĝon. Tiel rapida reago gajnis valoran tempon por savado. En 24 horoj post la tertremo, fundamente refunkciis trafiko kaj telekomunikado en la plagita loko; en 48 horoj fundamente solviĝis elektroprovizado kaj preskaŭ ĉiuj plagitoj enlokiĝis en tendojn; en 72 horoj, ĉiuj serioze vunditaj homoj ricevis taŭgan kuracadon.

Ĉifoje la mondo vidis Ĉinion pli efikan en traktado de neatenditaj eventoj. Vizaĝe al katastrofo, ĉiuj flankoj de Ĉinio solidiĝis, la dispozicio estas pli kompakta kaj la kunaranĝo, pli enorda. Post la tertremo, ŝtata prezidanto Hu Jintao anticipe finis viziton al latinamerikaj landoj kaj rapide revenis al la patrolando. Ĉar "en tia malfacila momento, mi volas stariĝi kune kun la popolo". Ĉina ĉefministro Wen Jiabao prokrastis viziton kaj urĝe veturis al la plagita regiono, ĉar "oni devas kurkonkurenci kun la tempo por frue doni fidon kaj kuraĝon al plagitoj".

Ĉifoje la mondo vidis ankaŭ pli trankvilan kaj prudentan Ĉinion vizaĝe al katastrofo. Post la tertremo, laborgrupo de Sismologia Buroo, urĝa savtaĉmento de seriozaj katastrofoj, departemento pri civilaj aferoj kaj ĝenerala trupo de armita polico de la provinco Qinghai marŝis al Yushu el diversaj direktoj. La subprovinca registaro de Yushu organizis trupojn, hospitalojn kaj registarajn funkciulojn fari memsavadon. Samtempe plagitaj loĝantoj memvole savas enmetitojn kaj establis tendojn. Multaj homoj sendis vunditojn per privata veturilo al ekstera loko por kuracado. Tiuj aktivaj memsavaj agoj multe altigis efikecon de savado el katastrofo.

De sarso en 2003 al fortega tertremo en Wenchuan en 2008 kaj ĉifoja tertremo en Yushu de Qinghai-provinco, rapida reago, kompakta aranĝo kaj enorda memsavado de Ĉinio vizaĝe al katastrofo enkorpigas maturiĝon de la ŝtata urĝa mekanismo. Tio devenas de lernado el katastrofo kaj lecionoj kaj estas nepra rezulto de ekonomia kaj socia disvolvo de Ĉinio. Tio havas profundan kaj vastan leĝan bazon, sisteman garantion, sociajn kondiĉojn kaj popolan volon. Maturiĝo de la urĝa mekanismo donas al Ĉinio trankvileco kaj prudenteco antaŭ seriozaj katastrofoj kaj establas firman bazon por venko en la savado el katastrofo kaj rekonstruado de bela hejmo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto