Vizitu Forumon

Ĉinio okazigas tutlandan funebradon por viktimoj en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco

(GMT+08:00) 2010-04-22 15:17:30

La 14-an de aprilo okazis tertremo en Yushu de Qinghai-provinco. Ĝis antaŭtagmezo de la 20-a de aprilo la tertremo kaŭzis morton de 2 064 homoj, krome, 193 homoj perdiĝis kaj 12 135 vundiĝis. En la 21-a de aprilo, unu semajnon post la tertremo, por esprimi profundan funebron de la tutlanda diversnacieca popolo al viktimoj en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco, laŭ decido de la ĉina registaro, la 21-an de aprilo okazis tutlanda funebrado, duonhisiĝis la nacia flago en la tuta lando kaj ĉinaj ambasadorejoj en la mondo kaj haltos publikaj amuzaj aktivadoj. Tio estas la dua fojo, ke Ĉinio okazigis tutlandan funebradon por trafitaj popolanoj en natura katastrofo post la fortega tertremo en 2008.

Matene de la 21-a de aprilo, duonhisiĝis la nacia flago sur Tian'anmen Placo en Pekino, funebre al viktimoj en tertremo de Yushu de Qinghai-provinco.

Je la 10-a horo de la 21-a, longe fajfis sirenoj de aŭtoj kaj trajnoj en diversaj lokoj de Qinghai, kaj sonoris aeralarmoj en urboj. Hu Jintao, Jiang Zemin, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj en Pekino kune kun tutlandaj diversnaciecaj popolanoj silente funebris por viktimoj en la tertremo de Yushu de Qinghai-provinco. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao diris:

"Por esprimi profundan funebron al la viktimoj en la tertremo de Yushu, bonvolu stariĝi por funebra silento pri la viktimoj en la tertremo de Yushu de Qinghai-provinco."

Tiutage en la gubernio Jiegu de Yushu, miloj da diversnaciecaj kaj diversrondaj popolanoj koncentriĝis sur placo por funebri samlandanojn trafitajn en la tertremo. En la plej antaŭa vico de la funebrantaj popolanoj staris Buchung Drolma aĝanta pli ol 60 jarojn. Ŝi malĝoje diris al raportisto:

"Tro multaj mortis, tro multaj samlandanoj mortis. Ĉiuj miaj najbaroj mortis, mi estas tre malĝoja. Mi venas ĉi tien, mi funebras ilin, mi memoras ilin."

Li Jianying, 54-jaraĝa virino, diris, ke ŝi ĉiutage preĝas en la hejmo por la tibetaj viktimoj:

"Mia domo ne disfalis. Ĉiutage en la hejmo mi bruligas dekkelkajn buterlampojn por esprimi mian funebron al la tibetaj viktimoj."

Ngamse Tsering, kiu perdis 13 parencojn, diris al raportisto:

"Mortintoj jam pasis, sed vivantoj devas vivi. Nun plej grave estas turnigi malĝojon en forton. Ni dankas la registaron, en la dua tago ni jam havas loĝejon, manĝaĵon kaj trinkaĵon."

La Ŝanhaja Monda Ekspozicio nuligis ĉiujn prezentajn aktivadojn dum la provfunkcio. La pavilono Qinghai aparte okazigis funebron.

La 21-an de aprilo diversaj rondoj en Hongkong kaj Aomen funebris al la viktimoj en la tertremo de Yushu. Tiutage ĉiuj registaraj institucioj de Hongkong kaj Aomen duonhisis nacian flagon por la funebro.

Ĉinaj ambasadorejoj en ekstero, eksteraj organizoj, ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj respektive faris funebron.

Je la nula horo de la 21-a, ĉiuj kanaloj de la centra televidstacio de Ĉinio komencis 24-horan specialan raporton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto