Vizitu Forumon

Restoracioj en zono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio

(GMT+08:00) 2010-04-29 15:34:45

Por plejparto de vizitantoj, estos pli ekonomie preni manĝadon en restoracioj de zono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Restoracioj en la tuta zono de la Monda Ekspozicio okupas 85 000 kvadratajn metrojn: 65 000 kvadratajn metrojn en la orienta kaj 20 000 en la okcidenta. Tiuj restoracioj havas 32 000 sidlokojn kaj kapablas servi al 400 000 vizitantoj.

Rimarkindas, ke restoracioj estas relative malmultaj sur la orienta bordo de la rivero Huangpu kaj ĉefe situas en Ĉina Ŝipa Pavilono, Komuna Pavilono de Japana Entreprenaro, Komuna Pavilono de Korerespublika Entreprenaro, Komuna Pavilono de Privata Entreprenaro, Komuna Pavilono de Ŝanhaja Entreprenaro kaj aliaj. Tial, vizitantaro, se necese, povas anticipe doni atenton al itinero kaj preni manĝadon en proksimaj restoracioj dum vizitado.

Estas sincera atentigo, ke dum la tuta periodo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio Ĉina Pavilono ne liveros manĝadon al vizitantaro.

Listo de partaj restoracioj

KFC: en Zono A、C、D、E kaj ĉe la akso de Monda Ekspozicio, averaĝa konsuma sumo estas 25 ĝis 45 juanoj

Kungfu: en Zono C、D; averaĝe konsuma sumo estas 20 ĝis 25 juanoj

Starbucks: en Zono C kaj ĉe la akso de Monda Ekspozicio; averaĝa konsuma sumo estas 45 juanoj

Yoshinoya: en Zono A; averaĝa konsuma sumo estas 35ĝis 50 juanoj

South Beauty: en Zono C、D、E kaj ĉe la akso de Monda Ekspozicio; averaĝa konsuma sumo estas 200 ĝis 260 juanoj

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto