Vizitu Forumon

Biletservo

(GMT+08:00) 2010-04-30 08:54:49

En ordinaraj tagoj la ekspoziciaj pavilonoj servas dum 12 horoj kaj en semajnfinoj kaj ora semajno dum 13 horoj. La ekmalfermita tempo de la ekspozicia zono pli fruas duonhore ol tiu de la pavilonoj, kaj la ekfermita tempo de la zono malpli fruas duonhore ol tiu de la pavilonoj, tio estas: en ordinaraj tagoj la zono servas dum 13 horoj kaj en semajnfinoj kaj ora semajno dum 14. Principe la tempo ekvendi biletojn estas sama kun tiu de ekmalfermo de la zono, kaj la tempo ĉesigi biletvendon pli fruas duhore ol tiu de ekfermo de la zono.

La bileto de Ŝanhaja Monda Ekspozicio larĝas 98 milimetrojn, altas 54 kaj dikas 0,5. La desegno de la bileto vidigas la emblemon, talismanon "Haibao" kaj ĉeftemon de la Ekspozicio. Ĝi estas bela, facile portebla kaj oportuna por rapide trapasi kontrolon. La biletoj de la Ekspozicio havas malsamajn kolorojn kaj malsamajn formatojn por distingiĝo. Por tiuj biletoj oni uzas kvin kolorojn, nome flavon, bluon, ruĝo, purpuron kaj verdon, kiuj respektive aludas biletojn ordinartagan, speciftagan, plurfojan, noktan kaj grupan; la horizontala kaj vertikala formato de la bileto respektive indikas favoritan bileton kaj ordinaran bileton. La biletojn oni faris el mediafabla papero kaj kontraŭfalsa blato havanta intelektan proprieton.

La infanoj altaj je malpli ol 1,2 metroj povas senpage eniri en la zonon, kaj aliaj devas kunporti bileton.

La ferioj de la Unua de Majo (la 1-a ĝis la 3-a de majo de 2010) kaj la Nacia Tago (la 1-a ĝis la 7-a de oktobro), kaj la semajno antaŭ la fermiĝo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (la 25-a ĝis la 31-a de oktobro) estas specifaj tagoj, kiuj estas sume 17, dum la aliaj ordinaraj tagoj estas 167.

Handikapuloj, maljunuloj, lernantoj, infanoj altaj je pli ol 1,2 metroj kaj servantaj armeanoj povas aĉeti favoritan bileton.

La biletoj de la Ekspozicio estas venditaj en sendependaj establoj, agentejoj kaj turismasocietoj, difinitaj de la Ekspozicio. Aĉetantoj povas aĉeti bileton ĉe retnodoj, retejoj kaj telefono, liveritaj de la agentejoj, kaj ankaŭ ĉe lokaj biletvendejoj kaj aŭtomataj biletvendaparatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto