Vizitu Forumon

Konatiĝu kun "Kolora Hulunbei'er"

(GMT+08:00) 2010-05-13 18:40:35

Raporo el Ĝoja

Sur la ĉina stepo Hulunbeier troviĝas nombro da amindaj infanoj, kiuj estas denaskaj dancistoj kaj kantistoj. La kantoj kaj dancoj venis el iliaj antaŭuloj, kaj naskiĝis sur la vasta stepo. Sciinte la informon, ke la infanoj prezentos en Ŝanhaja Monda Ekspozicio, mi tuj ekveturis por viziti la infanojn, kiuj nun faras preparon por la prezentado.

Reveni al stepo Hulunbei'er

"Post 5 minutoj nia aviadilo surteriĝos en flughavenon Dongshan de Hailaer". Aŭdinte tion, mi rigardis eksteren.

La stepo Hulunbeier situas en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĝi estas unu el la 3 mond-famaj stepoj, ankaŭ la plej granda stepo de Ĉinio. Ekster la fenestro la ĉielo estas blua kaj pura, flugantaj nuboj blankaj kaj leĝeraj, la stepo senlima kaj herboj verdaj.

Vidinte la stepon, mi memoris la scenon, ke mi unuafoje aprecis prezentadon de la infanoj antaŭ 5 jaroj en Pekino. Tiam mi estis sendube emociata pro iliaj kortuŝaj kantoj kaj belaj dancoj. Pensante pri la baldaŭa renkontiĝo, mi ege ekscitiĝas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto