Vizitu Forumon

Ekzemploj de la ideala urbo en aziaj pavilonoj

(GMT+08:00) 2010-05-21 15:44:44

Enirante la Aŭstralian Pavilonon, mi aŭdas elsendon titolitan "Fratinoj". La elsendo rakontas atingojn kaj spertojn de 21 elstaraj ĉinaj kaj aŭstraliaj virinoj. Ili per sia propra klopodado, influis la ĉirkaŭajn homojn, ŝanĝis la vivmedion kaj plibeligis la mondon. Ili klopodas per sia kreivo por gajni rajtojn de virinoj. Iuj el ili jam estas mezaĝulinoj, eĉ maljunulinoj, tamen ili ankoraŭ neniam ĉesigis siajn paŝojn por kreado. Sur la muro mi legas jenajn nomojn: Gulumbu Yunupingu, artisto de norda teritorio de Aŭstralio; Colin Woolen, kiu sin dediĉas al protektado de vunditaj sovaĝaj bestoj; Liao Xiaoyi, unu el plej famaj mediprotektistoj kaj raportistoj de Ĉinio, establis la tergloban vialĝon en Pekino kaj popolan mediprotektan organizon; kaj Chen Fei, kiu atentas energiŝparadon, precipe tutmondan varmiĝon, kaj ricevis el la ĉina registaro la ormedalon por kreado kaj inventado de junuloj.

"Ĉiuj vizitantoj al nia Aŭtralia Pavilono taksis, ke la filmo estas la plej bonaj 9-minuta en la mondo. Ĉar ĝi estas reĝisorita de iu ĉina reĝisoro kaj iu aŭstralia."

Mi sidas en la centra halo de la pavilono kaj vidas nur malgrandan scenejon kvazaŭ plaĝon. Sur la scenejo ekzistas neniu ekrano, sed nur staras kelkaj paperventmueliloj. Iuj spektantoj dubis, kiel komenciĝos la filmo? Ankaŭ mi havas la saman demandon. Kiel? Do ni kune atendu!

"Mi loĝas en ĉirkaŭurbo kaj ĉiutage mi iras al la lernejo per aŭto. Mi loĝas en urbcentro……"

Kiam ekaŭdiĝis la muziko en la halo, ni mirige trovis, ke sur la tero leviĝas kvar ekranoj. Ili pli grandiĝas kaj larĝiĝas sekve de la leviĝo kaj fine kuniĝas kiel unu cirkula ekrano, sur kiu 3 geknaboj ludas sur la plaĝo ornamita same kiel la scenejo, kiun ni komence vidis. La tri geknaboj havas malsamajn haŭtkolorojn. Ili respektive nomiĝas Katty, Pao Pao kaj Bedi, kaj estas indiĝeno el la norda teritorio de Aŭstralio kaj enmigrintoj el Ĉinio kaj Eŭropo. La filmo per ilia rakontado kaj konversacio montras urbojn de Aŭtralio kaj esprimas deziron de la infanoj pri la estonta ideala urbo. La tri geknaboj el malsamaj lokoj, sed kunloĝantaj en Aŭstralio, reprezentas tri ĉefajn loĝantarojn en Aŭstralio kaj simbolas kunfandiĝon de diversaj kulturoj en Aŭstralio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto