Vizitu Forumon

Kunĝui inspiron el Finnlando

(GMT+08:00) 2010-05-21 15:21:47

Karaj amikoj, nun bonvole sekvu min al la Finna Pavilono. La Finna Pavilono areas je 3000 kvadrataj metroj kaj altas je 6 pisoj. Ĝi nomiĝas "glitŝtono", kaj aspektas kiel blanka insulo sur akvo.

  La desegnado de la Finna Pavilono enkorpigas energiŝparon, malaltkarbonon kaj mediprotekton. Ekzemple ĝi uzas regenereblan energion. En la pavilono, mi rimarkis, ke multaj eksponataj objektoj estas ordinaraj. Iu laboranto de la pavilono konigis:

"Jen tiuj estas ordinaraj objektoj en la vivo de finnoj. Kvankam iuj originis de 50-aj jaroj, tamen ni ankoraŭ uzas ilin. Ekzemple tiu torno uzas sunenergion kaj ankaŭ aliaj multaj objektoj uzas la regenerablan energion."

En disvolva historio de Finnlando, la finnoj scipovas utiligi naturan energion. En la pavilono, oni povas sperti lernemon kaj firmecon de la finna popolo. Nun mi renkontiĝis kun iu bela finna helpantino, kiu per la ĉina lingvo konigis al iuj maljunulaj vizitantoj, kiel la finnoj lernis teknikojn de aliaj landoj.

"Ni paŝo post paŝo posedi la teknikon de ŝipo-konstruado en senĉesa lernado. Nun ni estas pli persistemaj kaj firmecaj kaj ni posedas pli da progresintaj teknikoj. Ekzemple Nokia ja estas tre fama marko en la mondo."

Aŭskultante ŝian konigon, tiuj maljunuloj aplaŭdis por ŝi kaj por la finna popolo. Mi sentas, ke tio estas la plej kortuŝita momento en la ekspozicio, ĝi havas alian esprimon, kiu estas kunĝuo kaj kompreno.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto