Vizitu Forumon

Kunĝui inspiron el Finnlando

(GMT+08:00) 2010-05-21 17:13:28

Posttagmeze de la 20-a de majo, la Finna Pavilono okazigis kunvenon por konigi aranĝon de la malferma tago de la Finna Pavilono. Por celebri la tagon, finna prezidento Tarja Halonen vizitos Ŝanhajon kaj ĉeestos al koncerna aktivado. Pli ol 100 eminentaj artistoj el Finnlando pri danco, arto, dramo, muziko kaj dezajno prezentos en 5 scenejoj. Finnlando okazigos ekster la Ekspozicia Zono kelkajn aktivadojn kaj iuj finaj artistoj turneos plu en Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj post finiĝo de la Monda Ekspozicio. Tio estos la plej grandskala kultura prezentado okazigata de Finnlando en la historio de ĝia partopreno en Monda Ekspozicio kaj ankaŭ la plej grandskala prezenta aktivado de Finnlando en Azio.

En la kunveno, ĝenerala komiosnano de Finnlando en la Monda Ekspozicio Pertti Huitu konigis, ke en la 27-a de majo, finna prezidentino Tarja Halonen ĉeestos al aktivado de la malferma tago de la Finna Pavilono kune kun la registara delegacio kaj vizitos la Ĉinan Pavilonon kaj la finnan.

"Ĉifoje ni preparas plurflankajn aktivadojn. Tio estas la plej grandskala kultura aktivado en la historio de la finna partopreno en Monda Ekspozicio. La aktivadoj koncernas muzikon, artan prezenton kaj dezajnon, kiuj ankaŭ estas la ĉefa enhavo de la eksponado de nia pavilono. Oni plue okazigos kulturajn prezentadojn post la Monda Ekspozicio, kaj tio estas la plej granda prezentado de finna arto kaj kulturo en Azio."

Cetere, respondeculo de la Finna Pavilono Mikku Puustinen konigis konkretan aranĝon de kulturaj aktivadoj. Li esperas, ke diversstilaj prezentadoj povas kontentigi malsamajn bezonojn de la vizitantoj.

"Krom oficialaj aktivadoj, ni okazigos ankaŭ multajn kulturajn prezentadojn, kiaj estas ĵaza koncerto, infandramo, baleta teatro, ktp. Ekzemple en la 27-a, vizitantoj povos spekti infandramon "Moomin". Ĝi estsa fama karikatura stelo en Finnlando kaj estis verkita de finna fama novelistino Tove Jasson. Estas iom malsame, ke antaŭe la dramo estis prezentata de svedaj artistoj, sed ĉifoje ni kunlaboros kun Orienta Infana Drama Ensemblo de Ŝanhajo. Estas atendinde, ke ĉinoj prezentas finan infandramon. Tio ankaŭ estas nia donaco al la Internacia Infana Tago."

La ĉeftemo de la Fina Pavilono estas "Kunĝui Inspiron" kaj por faciligi vizitantojn al la Finna Pavilono, oni aparte malfermis la funkcion de rendevuado per poŝtelefona mesaĝo. Ĝenerala komiosnano de Finnlando en la Monda Ekspozicio Pertti Huitu diris:

"Ni jam rimarkis, ke longtempa vicatendo estas la plej evidenta problemo ĝenanta la vizitantojn. Do ni malfermis la novan rendevuan funkcion por ke pli da homoj vizitu nian pavilonon en mallonga tempo. Kaj ni esperas, ke tia maniero populariĝos post kelkaj semajnoj en la Ekspozicia Zono."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto