Vizitu Forumon

 "Bunt-kolora Hulunbeier":Ekzerco estas peniga

(GMT+08:00) 2010-05-22 17:19:57

De la 24-a ĝis la 28-a de majo, la infana ĥoro plena de naciminoritata trajto faros prezenton en la ekspozicia zono. La infana ĥoro titolita "Bunt-kolora Hulunbeier" fondiĝis en 2007, estas la ĉina unua infana ĥoro, konsistanta el naciminoritataj infanoj. La 42 ĥoranoj devenas respektive el naciecoj Evenkio, Oroĉjuno, Dauro kaj Mongolo, la plej juna aĝas nur 5 jarojn, kaj la plej aĝa 12 jarojn. En la ekspozicia zono, ili alportos prezenton nomatan "Hejmloko, infanaj kantoj de Bunt-kolora Legendo". Kia la prezento estas kaj kia la Monda Ekspozicio estas en okuloj de la infanoj? Kun tiuj demandoj, antaŭnelonge, mi intervjuis la infanan ĥoron sur la stepo Hulunbeier.

                                                                             Eniri en stepon Hulunbeier

La granda stepo Hulunbeier estas la hejmloko de la infanoj. Komence de la somero, herboj verdiĝas, mi vidis el aviadila fenestro, ke malsupre estas senlima verda stepo, punktiga de blankaj paŝtistaj jurtoj, ili estas jurtoj. La ĉielo ĉiam estas serena kaj pura, neĝnuboj blankaj milde kaj maldense flugas en la ĉielo.

Elaviadiliĝinte, mi tuj sentis freŝan aeron kaj plenan komfortecon. Senpacience veninte al elementa lernejo, kie la infanoj lernas kaj vivas, mi trovis, ke ili faras provprezenton.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto